Tamiriso
Tamiriso estis mita bardo. Tamiriso estis la filo de Filamono kaj nifo nomita Argiope. Li estis la nepo de Apolono kaj Ĥione.
Tamiriso estis dirita esti la amanto de Hiakinto, antaŭ Apolono. Tamiriso eble estis la unua mortemulo, kiu amis personon de la sama sekso.
Tamiriso estis talentita muzikisto kaj kantisto. Lia instrumento estis la liro, kaj li gajnis konkurson kiel la plej bona kantisto en la lando. En sia vanteco li kuraĝis defii la Muzojn. La gajninto de la konkurso povis fari kion ajn al la malgajninto. Tamiriso malvenkis kontraŭ la Muzoj. La Muzoj punis Tamirison forprenante lian vidon kaj lian kapablon kanti. Tamiriso verŝajne ankaŭ estis punita en Tartaro.
Laŭ Higino, Tamiriso verŝajne estis metita inter la stelojn kiel la «Genuflektanto» (Engonasin estas la antikva nomo de tiu konstelacio, kvankam nun ĝi nomiĝas Herkulo), kiu reprezentis lin genuflektantan kiel petanto. Eblas ankaŭ, ke la konstelacio de la Liro estis lia liro.






