Muzoj
Diinoj kiuj inspiris virojn kaj virinojn; ili estis lertaj en artoj, literaturo kaj scienco.
Laŭ la beotianoj, origine estis tri filinoj, eble de Urano kaj Geo:
- Aoide — «kanto»
- Melete — «meditado» aŭ «praktiko»
- Mneme — «memoro»
La beotia versio diris ke la Muzoj loĝis ĉe la monto Helikono, dum la posta versio diris ke la hejmo de la Muzoj estis proksime de la monto Olimpo, en Peiria, Makedonio. Ili unue estis adorataj de la Aloadidoj, la ĝemelaj gigantoj nomitaj Oto kaj Efialto, ĉe la monto Helikono (en Beotio), kiu laŭ reputacio estis la loko kie ili naskiĝis.
La posta kaj pli populara versio diris ke la Muzoj estis la naŭ filinoj de Zeŭso kaj la Titanidino Mnemozine («Memoro»), kaj estis foje konataj kiel Camenae. Zeŭso kuŝis kun ilia patrino dum naŭ sinsekvaj noktoj por ke Mnemozine povu naski naŭ filinojn. Ili naskiĝis kaj loĝis en kaj ĉirkaŭ Peiria.
La Muzoj prezidis artojn kaj sciencon:
| Kalliope | Καλλιόπη | «epika poezio» |
| Kleio | Κλειω | «historio» |
| Erato | Ἐρατώ | «ama poezio» |
| Eŭterpe | Ευτερπη | «lirika poezio» |
| Melpomene | Μελπομένη | «tragedio» |
| Polihimnia aŭ Polhimnia | Πολύμνια | «sankta poezio» |
| Terpsiĥore | Τερψιχόρη | «ĥoraj kantoj» kaj la «danco» |
| Taleia | Θαλία | «komedio» |
| Urania | Οὔρανια | «astronomio» |
La Muzoj estis konataj pro lerteco en dancado kaj muziko, precipe en kantado. Ili estis normale vidataj ĉirkaŭ Apolono, la dio de muziko en Olimpo.
Kalliope estis verŝajne la plej fama el la Muzoj. Ne nur ŝi estis la plej aĝa fratino kaj ilia gvidantino, Kalliope estis ankaŭ la patrino de du grandaj muzikistoj, Orfeo kaj Lino, aŭ de Apolono aŭ de la trakia reĝo nomata Oeago, la filo de Piero.
Alternative, en nekonata fragmento, unu linio diris ke Lino estis la filo de Urania, la fratino de Kalliope, dum en la Kontesto de Homero kaj Heziodo Lino estis la filo de Apolono kaj Aethusa, filino de Posejdono.
Lino provis instrui la junan Heraklon, sed la muzikisto frapis la junan heroon pro lia malbona prezento. Heraklo frapis reen per sia liro, tuj mortigante Linon. Heraklo estis absolvita de murdo ĉar estis Lino kiu frapis sian lernanton unue.
La Muzoj laŭdire edukis Orfeon la muzikiston, kaj unu el la Argonaŭtoj. Ili instruis al li kantadon dum Apolono verŝajne instruis al li la liron. La menadoj, virinaj sekvantoj de Dionizo, disŝiris Orfeon. La Muzoj funebris la morton de Orfeo.
Ili kantis ĉe la geedzeco de Kadmo kaj Harmonio, same kiel ĉe la funebro de Aĥilo.
Ili estis foje tute venĝemaj kiam defiitaj de mortulaj muzikistoj. Ili blindigis Tamiron pro lia fanfaronado kaj defio al ili. Ili turnis la filinojn de Piero en pigojn pro defio en konkurso.
Ili ankaŭ blindigis la feacian bardon nomatan Demodoko ĉe la kortego de reĝo Alkinoo, en la Odiseado. Tamen la Muzoj kompensis lin donante al Demodoko la donacon de kanto, pro forpreno de lia vidkapablo.



