Iksiono
Reĝo de la Lapitoj en Tesalio. Iksiono estis filo de Antiono, filo de Perifaso, kaj de Perimela, filino de Amitaono kaj fratino de la antaŭdiristo Melampo.
Kiam Iksiono edziĝis al Dia, filino de Eioneo, Iksiono rifuzis pagi al sia bopatro la plenan dotoron. Do Eioneo prenis la ĉevalinojn de Iksiono kiel garantion. Sub la preteksto pagi al Eioneo la dotoron, Iksiono invitis lin al sia regno. Tiam Iksiono ĵetigis la nenion suspektantan bopatron en fajran foson.
Oni diris, ke Iksiono faris la unuan murdon de parenco. Pro tia ago neniu volis purigi Iksionon. Zeŭso decidis purigi lin. Zeŭso faris tion por delogi la edzinon de Iksiono, Dian. Pro tio kelkaj diras, ke Pejritoo (Peirithous) estis filo de Zeŭso, ne filo de Iksiono.
Iksiono provis venĝi sin kontraŭ Zeŭso per delogo de Hero. Kiam Zeŭso eksciis la planon de Iksiono, Zeŭso formis nubon simile al sia edzino kaj kunulino. La plej multaj aŭtoroj diris, ke la nubo aŭ falsa Hero nomiĝis Nefele. Kiam la nenion suspektanta Iksiono fanfaronis, ke li dormis kun Hero, Zeŭso sendis lin al Tartaro, kie li devis suferi eternan punon. Iksiono estis ĉenita al brulanta rado, kiu turniĝis pro senĉesa vento.
Kaj pri la fantomeca nubo, kiu aspektis kiel Hero? Nu, ŝi naskis filon nomitan Centaŭro. Tiu Centaŭro kunigis kun la magnesiaj ĉevalinoj kaj produktis idojn, kiuj estis parte viroj kaj parte ĉevaloj. Tiuj estaĵoj fariĝis konataj kiel la Centaŭroj aŭ Hipocentaŭroj.
Por vidi la genealogian arbon de la Lapitoj, vidu la Domon de Tesalio (Lapitoj).
Alia versio diras, ke Centaŭro estis filo de Apolono kaj Stilbe, filino de la riverdio Peneo kaj nimfo Kreŭso. Ankaŭ Centaŭro estis frato de Lapito aŭ Lapites.



