Centaŭro
La praulo kaj eponimo de la Centaŭroj.
Centaŭro kutime estis dirita esti filo de Iksiono kaj de la fantoma Hero, farita el nubo.
Kiam Iksiono provis seduki aŭ perforti la diinon Hero, ŝia edzo formis ŝian similecon el nubo. Zeŭso metis la fantoman Heron en la litĉambron de la reĝo, kiel kaptilon por Iksiono. Kiam Iksiono havis seksumadon kun la nubo, Zeŭso kaptis lin en la ago, kaj sendis Iksionon al Tartaro.
Laŭ Diodoro Sikulo, Centaŭro estis filo de Apolono kaj de la nimfo Stilbo, kiu estis filino de la riverdio Peneo kaj de la najado Kreŭso. Centaŭro estis ankaŭ la frato de Lapito, kiu estis eponimo de la Lapitoj.
Centaŭro parigis sin kun ĉevalinoj el la ebenaĵoj de Magnezio, en Tesalio, tiel ke liaj infanoj estis krucbreditaj inter homoj kaj ĉevaloj. La duonhomoj, duonĉevaloj estis nomataj Centaŭroj.
La konstelacio Centaurus verŝajne estis li, sed plej verŝajne ĝi estis la saĝa Centaŭro Ĥejrono.
Rilataj Informoj
Nomo
Centaŭro, Centaurus, Centauros, Κένταυρος.
Fontoj
Pitiaj Odoj II estis verkita de Pindaro.
Biblioteko de Historio estis verkita de Diodoro Sikulo.

