Eŭritiono
Centaŭro. Eŭritiono aŭ Eŭrito estis unu el la Centaŭroj implikitaj en la malordo kaj batalado kontraŭ la Lapitoj, ĉe la geedziĝo de Pejritoo kaj Hipodamejo. Ili batalis pro la tero en Tesalio, precipe pri la valo de la rivero Peneo.
Maltrankvila paco inter la Lapitoj kaj Centaŭroj ekzistis antaŭ ĉi tiu geedziĝo. La Centaŭroj dividis la samajn praulojn kun la Lapitoj. Laŭ Diodoro Sikulo, Lapito kaj Centaŭro estis fratoj. Sed laŭ aliaj fontoj, estis Pejritoo kiu estis duonfrato de la Centaŭroj, kaj Iksiono, reĝo de la Lapitoj, estis ilia patro.
Estante parencoj, Pejritoo invitis la Centaŭrojn al la geedziĝo. Pejritoo ankaŭ invitis plurajn aliajn elstarajn figurojn, inkluzive de Tezeo, la plej bona amiko de Pejritoo; Peleo; kaj la juna Nestoro.
Laŭ Ovidio, estis la Centaŭro Eŭritiono kiu originale malordigis la geedziĝon; li gvidis aliajn ebrieajn Centaŭrojn forrabi Hipodamejon, la fianĉinon de la lapita reĝo, kaj aliajn lapitajn virinojn. Batalado ekis. Tezeo, Peleo kaj Nestoro helpis la reĝon, kaj Ceneo, lapita ĉefo, mortigis multajn Centaŭrojn, antaŭ ol la Centaŭroj mortigis Ceneon. Fine, la Lapitoj forpelis la Centaŭrojn el la urbo kaj el sia regno. Multaj fuĝis al Arkadio, inkluzive de Eŭritiono. Neso fuĝis al Etolio.


