Mirmidonoj
La Mirmidonoj (Μυρμιδών) origine estis laboraj formikoj. Sur la insulo Egino, Hera sendis peston, kiu ekstermis la loĝantojn de la insulo. Eako, la reĝo de Egino, estis la filo de Zeŭso kaj Egino; tial li estis celo de ŝia malamikeco.
Eako kaj lia patrino estis la solaj supervivantoj sur la insulo. Eako vidis formikojn, kiuj ne estis tuŝitaj de la pestilenco. Eako preĝis al sia patro, ke se li kaj lia patrino estu supervivi sur la insulo, li bezonus repopoli la insulon per homoj. Eako petis, ke la homoj estu tiel harditaj kiel laboraj formikoj.
Zeŭso respondis la preĝon de sia filo transformante la formikojn en homojn. Tiuj formikoj fariĝis konataj kiel Mirmidonoj. La Mirmidonoj estis ankaŭ furiozaj militistoj same kiel fidelaj subjektoj. Vidu ankaŭ Egino kaj Eako en la Kolero de la ĉielo.
Kiam Eako ekzilis siajn du filojn, Peleon kaj Telamonon, pro murdi sian duonfraton Fokon, Peleo iris al Ftio. Grupo de Mirmidonoj sekvis Peleon al Tesalio.
Kiam la grekoj batalis en la Troja milito, la filo de Peleo, Aĥilo, alportis la Mirmidonojn al Trojo. Tiuj mirmidonaj militistoj portis nigran armaĵon kaj ŝildojn. Neoptolemo, la nepo de Peleo, alportis la Mirmidonojn hejmen post la milito.
Malsama tradicio diras, ke la Mirmidonoj ne havis tian rimarkindan komencon, sed estis idoj de Mirmidono, tesalia nobelo. Mirmidono edziĝis al Peisidike, la filino de Eolo, reĝo de Tesalio. Mirmidono estis la patro de Aktoro kaj Antifo. Kiel reĝo de Ftio, Aktoro aŭ lia filo invitis Peleon resti en Tesalio.
La termino mirmidono poste venis signifi «dungita krimululo» laŭ la Oxford Dictionary.



