Aegina

Ejgino estis la insulo situanta en la Sarona Golfo, oriente de la marbordo de Argolido. Ejgino estis origine nomata Oenono aŭ Oenopio.

Ejgino estis nomita laŭ la filino de la riverdio Asopo en Sikionio. Zeŭso enamiĝis al Ejgino, transformis sin en flamon, kaj forrabis la junulinon. Zeŭso portis ŝin al la insulo Oenono. Ejgino fariĝis la patrino de Eako (Aiacos). La insulo tiam estis renomita al Ejgino.

Asopo iris serĉi sian filinon, sed ne povis trovi ŝin. Sizifio, reĝo de Korinto, vidis Zeŭson preni Ejginon al la insulo. Sizifio diris al Asopo kien Zeŭso forportis lian filinon. Asopo provis repreni sian filinon, sed estis forpelita de la fulmoj de Zeŭso.

Zeŭso poste punis Sizifion pro informi kontraŭ li. Sizifio pasigis sian tempon en Tartaro eterne puŝante ŝtonegon supren sur la monteto, kiu ĉiam rerulus antaŭ ol li povis atingi ĝian supron. Vidu ankaŭ Sizifio en la Eolidoj.


Ejgino fariĝis la patrino de Eako. Eako fariĝis reĝo de la insulo Ejgino. Kiel filo de Zeŭso, Eako estis persekutata de Hera, la ĵaluza edzino de lia patro. Hera sendis peston kiu mortigis la tutan loĝantaron. Eako preĝis al sia patro (Zeŭso) por repopuligi la insulon. Zeŭso respondis la preĝon de sia filo transformante la sennombrajn formikojn en homojn. Tiuj homoj fariĝis konataj kiel la Mirmidonoj. La Mirmidonoj estis fortaj kaj hardaj homoj. Ili estis bonegaj laboristoj kaj soldatoj.

Eako estis la mortulo kiu helpis la diojn Posejdonon kaj Apolonon konstrui la muron ĉirkaŭ Trojo. Eako havis tri filojn. De sia edzino Endeiso, li havis du filojn: Peleŭson kaj Telamonon.

Eako ankaŭ havis unu filon nomatan Foko de sia amantino Psamato, Nereido kaj fratino de Tetiso. Peleŭso kaj Telamono enviis la atletikan lerteton de sia duonfrato, kiu fariĝis la favorata filo de Eako. Laŭ la instigo de Endeiso, Peleŭso murdis sian duonfrato Fokon. Eako ekzilis ambaŭ Peleŭson kaj Telamonon el Ejgino. Peleŭso iris al Ftio en Tesalio, dum Telamono iris al la proksima insulo Salamiso. Telamono provis pledi al sia patro ke li estis senkulpa, sed Eako ignoris la pledojn de Telamono.

Ĉar la filoj de Foko - Kriso, Naŭbolo kaj Panopeŭso - jam migris al Focido, Eako havis neniun heredanton por sukcedi lin.

Eako fariĝis asistanto de Temiso, diino de justeco, kune kun Minoo kaj Radamanto, la du filoj de Zeŭso kaj Eŭropa. Ili estis la tri juĝistoj en la Submondo, prezidante super la animoj de la mortintoj.

Vidu Kolero de la Ĉielo kaj la genealogian arbon de la Eakidoj.

Rilataj Informoj

Nomo

Oenono, Οἰνώνη, aŭ
Oenopio, Οἰνοπία (originale);
Ejgino, Αίγινα.

Fondinto

Eako.

Regantoj

Eako.

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Majo-15