Laomedono
Laomedono (Λαομέδον) estis la filo de Ilo, la fondinto de Trojo, kaj de Eŭridice. Laomedono fariĝis reĝo de Iliono (Trojo) post la morto de sia patro.
La nova reĝo edziĝis al Strymo, Placia aŭ Leŭkipe. Kiun ajn virinon li edziĝis, li estis patro de Podarceso (Priamo) kaj de multaj aliaj filoj. Li havis almenaŭ unu filinon, Hesionon. Lia filo Titono estis forrabita de Eoso, diino de la mateniĝo, kaj portita al Etiopio aŭ Sirio. La diino naskis al li filon, Memnonon.
Laomedono estis konata pro sia aroganteco kaj malpieco, kaj kiel reĝo kiu rifuzis honori siajn promesojn.
Posejdono kaj Apolono, eble punitaj pro ribelo kontraŭ Zeŭso, devis labori unu jaron por mortulo. La du dioj alivestis sin kiel konstruistoj, kaj ili estis dungitaj por labori kune kun mortulo, Aeako, filo de Zeŭso kaj Egino (patro de Peleo kaj Telamono), por konstrui la murojn de Trojo. Posejdono kaj Apolono volis la oran vinberon kiel pagon por sia laboro. Laomedono konsentis.

Neptuno kaj Apolono helpas konstrui la murojn de Trojo
Pentrado el la Triclinium de la Domo de Siricus,
Pompejo. 62–79 p.K.
La muroj konstruitaj de Posejdono kaj Apolono estis nepenetreblaj, dum tiuj de Aeako ne estis. La Skeaj Pordegoj estis la ĉefa enirejo al Trojo; ĝuste tie Pariso (kun la helpo de Apolono) mortige vundis Aĥilon. La alia enirejo nomiĝis la Dardaniaj Pordegoj.
Post kiam la dioj finis konstrui la murojn, Laomedono rifuzis pagi ilian salajron. Apolono kaŭzis peston en la urbo, dum Posejdono sendis mar-monstron por ruinigi la trojan kamparon.
La aŭguristoj diris al Laomedono ke la lando estos ŝparita se la reĝo oferos sian filinon al la mar-monstro. Ĉenigante sian filinon Hesionon al roko, Laomedono atendis la alvenon de la monstro.
Revenante de la naŭa laboro (preni la zonon de Hipolite), Heraklo haltis ĉe Trojo. Lerninte kio okazos, Heraklo volis la senmortajn ĉevalojn de Laomedono kontraŭ la savo de lia filino. Laomedono konsentis. Post mortigi la monstron, Laomedono denove rifuzis pagi kiel promesite. Kolerigita pro la perfido de la troja reĝo, Heraklo planis reveni kun armeo post fini la dek du laborojn.
Heraklo levis armeon en Tirinto, kaj la argonaŭta heroo Telamono de Salamino, filo de Aeako, aliĝis al la heroo. Post kapti la urbon, Laomedono estis mortigita, kune kun multaj el siaj filoj, kaj Heraklo donis Hesionon al Telamono kiel konkubinon.
Heraklo permesis al Hesiono liberigi unu kaptiton. Hesiono liberigis sian plej junan kaj solan postvivantan fraton Podarceson, oferante sian vualon kiel elaĉeton. Podarceso fariĝis reĝo de Trojo kaj ŝanĝis sian nomon al Priamo, kio signifas «Elaĉeto». Priamo estis ankaŭ la lasta reĝo de Trojo.
Rilataj informoj
Nomo
Laomedono, Λαομέδον.
Fontoj
La Iliado estis verkita de Homero.
Biblioteko kaj Epitomo estis verkita de Apolodoro.
Fabulae estis verkoj de Higino.
La Malgranda Iliado estis unu el la verkoj en la Epika Ciklo.
Rilataj artikoloj
Aeako, Priamo, Heraklo, Telamono.
Genealogio: Domoj de Trojo


