Toaso
Andrajmono estis la edzo de Gorgo, la filino de Oineo kaj Altea. Andrajmono estis la patro de Toaso (Θόας).
Andrajmono ricevis la regnon de Kalidono, ĉu ĉar Oineo estis tro maljuna por regi, ĉu ĉar la maljuna reĝo mortis. Tamen lia propra regado estis mallonga, ĉar lia filo Toaso fariĝis reĝo de Kalidono dum la Troja Milito.
Kiel iama svatanto de Helena, Toaso prenis kvardek ŝipojn al Trojo. Toaso sekure revenis hejmen post la Troja Milito. Kiam Neoptolemo ekzilis Odiseon el Itako pro la mortigo de la svatantoj de Penelopo, Toaso ofertis al Odiseo rifuĝon en Kalidono kaj edzinigis sian filinon al la ekzilita reĝo. La filino de Toaso naskis Leotofonon al Odiseo.
Toaso havis ankaŭ filon nomatan Hemono. Nenio pli estas konata pri Toaso, sed la nepo de Toaso, Oksilo, gajnis la fekundan regnon de Eliso, kiam li helpis la invadon de la Heraklidoj.
Rilataj Informoj
Rilataj Artikoloj
Oineo, Odiseo, Neoptolemo.
Troja Milito.
Genealogio: Domo de Kalidono.
