Temiso
Titanino de justeco. Temiso estis la filino de Urano kaj Gaja. Kiel sia patrino, ŝi estis konata kiel la teradiino. Ŝi poste fariĝis konata kiel la diino de ordo kaj justeco.
Temiso estis la dua edzino de Zeŭso. Temiso fariĝis la patrino de multaj infanoj: la Sezonoj (Horae) — Eŭnomio («Ordo»), Dike («Justeco») kaj Eirene («Paco») — kaj la Sortoj (Moeroj).
Laŭ Esĥilo, Temiso edziniĝis al sia frato Iapeto (antaŭ ol ŝi estis la edzino de Zeŭso), kaj fariĝis la patrino de la Titano Prometeo.
Ŝi ankaŭ estis talentita pri profetado aŭ orakoloj, kiel sia patrino. Delfo origine apartenis al Gaja antaŭ ol Temiso ricevis ĝin de sia patrino. Poste ŝi cedis la orakolon ĉe Delfo al Apolono.

Temiso
Marmora statuo el la templo de
Nemesis en Ramnunto, 3-a jarcento a.K.
Nacia Arkeologia Muzeo, Ateno
Justeco ne troviĝis nur en Olimpo kaj sur la Tero, ĉar ĝi ankaŭ troviĝus en la Submondo. Estis ŝia juĝo, kiu estis fina, ĉu la ombro irus al la Eliziaj Kampoj aŭ al Tartaro. Temiso estis vidita kiel la sidanta diino, portanta blindbendon super siaj okuloj; la blindbendo simbolis ŝian senpartiecon en juĝado kaj starigado de rekompenco aŭ puno al la mortintoj. La Erinioj aŭ la Furioj forprenus la kulpulojn al Tartaro.
Temiso havis tri akompanantojn, kiuj ankaŭ agis kiel juĝistoj super la animoj de la mortintoj en la Submondo. Ili estis filoj de Zeŭso — unu el ili estis Eako, reĝo de Egino kaj la filo de Egino, la aliaj du estis Radamanto kaj Minoo, kies patrino estis Eŭropo. La tri juĝistoj fariĝis minoraj dioj de la Submondo.
Pli da detaloj pri ŝia vivo troviĝas en la nova paĝo Patrinaj diinoj.

