Dahut
Bretona princino. Dahut estis la filino de Gradlon kaj la sorĉistino Malgven. Dahut estis foje konsiderata ankaŭ sorĉistino. Ŝi estis ankaŭ nomata Dahut kaj Ahes (Ahés aŭ Ahé).
Gradlon konstruis la belan urbon Ys por sia filino, ĉar Dahut amis la maron. Sed estis la maro kiu alportus al ŝi kaj ŝia amata urbo la ruinon.
La plej frua versio de la legendo nur diris ke Dahut kaj ŝia amanto estis ebriaj kiam ŝi ŝtelis la ŝlosilon de sia patro kaj malfermis la dikon kiu inundis Ys. Pli detala dua versio havis fortajn kristanajn subtonojn.
Dahut estis sekvantino de la pagana religio. Ĉar ŝia patrino estis Malgven, Dahut estis ankaŭ sorĉistino kaj druidino. Dahut estis malvirta, ĉar ŝi gvidis sian popolon al noktaj ebriaj festoj kaj malĉasteco. Dahut ignoris la averton de Guénolé ke ŝia troa festado alportus la detruon de Ys. Dum Gradlon dormis, Dahut ŝtelis la ŝlosilon al la dikoj kiu pendis de la ĉeno ĉirkaŭ la kolo de sia patro. Kiam ŝi malfermis la akvoŝluzojn, la maro kovris la malalte kuŝantan urbon per akvo. La plej multaj el la loĝantoj de Ys droniĝis.
Gradlon kaj Guénolé estis inter la postvivantoj. Gradlon estus savinta sian filinon, sed ilia ĉevalo Morvarc’h havis malfacilaĵojn porti ilin al sekureco. Guénolé sciis kiu respondecis pri la detruo de la urbo, kaj urĝis la reĝon ĵeti Dahut en la akvon. Gradlon restis sen alia elekto, do li ĵetis sian filinon en la akvon. La akvo tuj retiriĝis, sed la tuta urbo estis subakviĝinta, kaj ĝi fariĝis parto de la Golfo de Douarnenez.
La legendo diras ke Dahut ne mortis, sed pli ĝuste ŝi estis transformita en sirenon. Dahut estis kiel la Sirenoj, kiuj logis maristojn kraŝigi siajn ŝipojn kontraŭ la rokoj.
Kelkaj akademiuloj ligis Dahut kun Morgan le Fay, kvankam mi dubas pri tiu asocio.
Vidu la Urbon de Ys en la Armorikaj Ligoj.
Rilataj Informoj
Nomo
Dahut, Dahud, Ahes, Ahés, Ahé.



