Eber Donn
Milezia estro. Donn aŭ Eber Donn estis la plej aĝa filo de Míl Espáine. Lia patrino estis Seang, filino de la Reĝo de Skitio, kaj lia frato estis Erech Febria. Donn estis ankaŭ duonfrato de Eber Finn, Eremon, Amairgin, Ir, Colptha kaj Erannán.
Kiel la plej aĝa filo, Donn estis la estro de la ekspedicio al Irlando, sed lia arogantaĵo faris lin nepopulara inter siaj fratoj. Donn ĵaluze malbenis sian pli junan fraton Ir ĉar lia ŝipo remis antaŭen de la cetera floto al Irlando. Tuj la remilo de Ir rompiĝis, kaj la junulo falis en la maron kaj droniĝis. La aliaj fratoj estis tiel malĝojaj pro la morto de Ir ke ili esperis ke Donn ne atingos kaj dividos Irlandon, pro sia envio.
Tio plenumiĝis poste. Post renkonto kun la Danann, ili konsentis pri naŭtaga paco inter si, pri kiu Donn ne estis kontenta. Ĉiu provo surterigi la ŝipojn antaŭ la fino de la naŭ tagoj, kaj magia ŝtormo forblovus la mileziajn ŝipojn for de Irlando.
La malbonvola temperamento de Donn superis lin pro tiu prokrasto. Eber Donn senpripense deklaris ke se li havus sian volon, li mortigus ĉiun Danann-viron, -virinon kaj -infanon. La danannaj druidoj kaj reĝoj, aŭdinte tiun sentimenton, sendis subitan, furiozan ŝtormon kiu detruis lian ŝipon. Dudek kvar mileziaj militistoj kaj dek du virinoj droniĝis kune kun Eber Donn.
Rilataj Informoj
Nomo
Eber Donn.
Donn.
Rilataj Artikoloj
Míl Espáine, Bile, Amairgin, Eremon, Eber Finn, Íth.
Milezia Invado.
Genealogio: Domo de Mil.
