Diana
La romia diino de la ĉaso kaj sovaĝaj bestoj. Ŝia greka ekvivalento estis Artemiso. Origine Diana ne estis diino de la luno, ĝis ŝi sorbiis la atributojn de Artemiso. Fakte poste Diana kaj Artemiso estis nedistingeblaj, ĉar ŝi tiam havis tute identajn atributojn al Artemiso. Diana/Artemiso estis vaste rekonata en la Mediteraneo kaj la Nigra Maro.
Diana origine estis latina diino, adorata en Aricia (Ariccia), Latio. Verŝajne la romia reĝo Servio Tulio (fl. 6-a jarcento a.K.) alportis Dianan al Romo kaj konstruis ŝian unuan templon sur la monteto Aventino. Ŝia festo estis celebrata la 13-an de aŭgusto.
Kiel Artemiso, Diana estis vidata kiel la virga ĉasistino kun pafarko kaj sagoj, aŭ ĉasante tra la arbaroj aŭ banante en la lago, kun siaj sekvantinoj.
Diana estis la filino de Jupitero (Zeŭso) kaj Latona (Leto), kaj fratino de Apolono. Apolono tamen havis neniun romian ekvivalenton, do Apolono estis adoptita en la romian panteonon.
En la Eneido, kiam Eneo vizitis la Sibilon en Cumae, ekzistis templo sankta al ambaŭ Apolono kaj Diana. Ĝi situis en la Arbaro de Diana, ekster Cumae. En tiu arbaro kreskis la Ora Branĉo sur ileksoarbo. Tiu Ora Branĉo estis talismano por pasejo al la Submondo. La eniro al la Submondo situis en kaverno, protektita de lago de nigra akvo kaj malluma arbaro. Diana, kiel Artemiso, estis ofte identigita kun la diino Hekato aŭ Trivia (romia nomo).
La romanoj identigis Dianan kun Arduinna, kiu estis la galia diino de la arbaro kaj ĉaso, same kiel kun la azia Astarte.
Diana reaperis en mezepoka legendo, precipe en artura legendo. En la franca Vulgate Cycle kaj la Post Vulgate Cycle, la Lago de Diana, ene de la arbaro de Broceliande en Bretonio, estis la loko, kie la Damo de la Lago (Ninianne) kaptis Merlinon per sia sorĉo.
Laŭ tiu legendo Diana estis la amantino de Faŭno, kiun ŝi mortigis. Merlino renkontus la saman sorton kiel Faŭno, estante entombigita en ŝtono per la magio de Ninianne. (Vidu Morto de Merlino en la Legendo de Excalibur.)
Rilataj informoj
Nomo
Diana.
Artemiso (greka).
Rilataj artikoloj
Vidu ankaŭ Artemiso.
Jupitero, Apolono, Hekato, Servio Tulio.
Leto, Zeŭso. Arduinna.
Faktoj kaj figuroj: Astronomio.








