Vertumno kaj Pomona
Vertumno estis la romia dio de la ĝardeno kaj la fruktarbejo. Vertumno verŝajne estis dio de etruska origino, nomita Voltumna.
Lia kunulino nomita Pomona havis similajn funkciojn. Pomona estis la diino de la ĝardeno kaj la fruktarbejo. La du diaĵoj havis sian feston en la sama tago, la 13-an de aŭgusto.

Pomona
Tapiŝo desegnita de Edward Burne-Jones
kaj John Henry Dearle,
1990 Victoria and Albert Museum, Londono
Ovidio rakontas, kiel multaj arbaraĵaj spiritoj kaj dioj, inkluzive de Pano kaj la satiroj, svatis Pomonan pro ŝia granda beleco. Pomona volis nenion kun maskloj, mortemuloj aŭ senmortuloj. Ŝi zorgis nur pri la fruktarbejo kaj siaj pomoj.
Inter tiuj, kiuj amis Pomonan, estis Vertumno. Vertumno provis diversajn alivestojn por esti proksime de ŝi kaj gajni ŝian amon: laboristo, farmisto, viteja laboristo, soldato, ktp.
Fine li transformis sin en maljunan virinon kaj provis konvinki ŝin ami Vertumnon. Ŝi rifuzis.
Vertumno ŝanĝis sin reen al sia normala formo kaj intencis devigi sin al ŝi. Tio ne estis necesa, ĉar ŝi jam ekamis lin en lia vera formo.




