Leto
Leto estis la filino de la Titanidoj Koeo (Coeus) kaj Febo. Leto estis la fratino de Asterio. Estas necerte, kiajn atributojn tiu diino havis, sed ŝi eble estis patrina diino aŭ diino de fekundeco.
Leto ankaŭ estis la patrino de du gravaj olimpiaj dioj, Apolono kaj Artemiso, de Zeŭso.
El ĉiuj diinoj, kiuj suferis pro la ĵaluzo de Hero, neniu suferis pli ol Leto. Zeŭso delogis Leton. Kaj kvankam ŝi estis diino, Leto estis persekutata tra sia tuta gravedeco.
Ĉiuj timis lasi Leton naski sur sia tero, timante la koleron de Hero. Leto estis devigita vagi ĝis ŝi alvenis sur la insulon Ortigio (insulo proksime de Deloso?; la rakonto estis, ke ŝia fratino Asterio estis transformita en insulon. Vidu Asterio).
Hero malhelpis sian filinon Eilejtia, diino de nasko, mildigi la naskdoloron de Leto. Leto naskis Apolonon kaj Artemison, alkroĉante sin al olivarbo.
Aliaj fontoj diris, ke ŝi naskis nur Artemison sur la insulo Ortigio. Tiam la beba Artemiso helpis sian patrinon naski Apolonon sur la insulo Deloso.
Apolono kaj Artemiso ofte estis tie por helpi ŝin kiam ajn ŝi estis en malfacilaĵo. En Delfo ŝi estis persekutata de la giganto Titio (Tityos), kiu provis perforti ŝin.
Titio estis giganto, la filo de Zeŭso kaj Elare, filino de Orĥomeno. Por protekti Elaren kaj la nenaskitan infanon de la kolero de Hero, Zeŭso kaŝis Elaren sub la tero. Titio kreskis rapide.
Leto vojaĝis por viziti sian filon en Pito (Delfo), kiam Titio vidis ŝin kaj estis superfortita de volupto por la Titanidino. Titio persekutis Leton ĝis ŝiaj infanoj alvenis kaj mortigis la giganton. Sed lia puno ne ĉesis kun lia morto. Apolono kaj Artemiso ligis Tition en Tartaro, kie vulturoj eterne manĝis el la koro de Titio (Homero diras hepato).
Niobo fanfaronis, ke ŝi havis sepoble pli da infanoj ol Leto, kiuj estis fortaj kaj belaj. Niobo malsaĝe diris al la tebanoj forlasi la adorado de Leto kaj adori ŝin kiel patrinan diinon.
Apolono kaj Artemiso respondis al la reĝino per mortigi ĉiujn ŝiajn infanojn. Vidu Kolero de la ĉielo por pli da detalo pri Niobo kaj ŝiaj infanoj.
Leto foje estis vidata ĉasante en la arbaroj kun sia filino Artemiso, kaj foje kun sia filo. Ŝia armilo por ĉaso estis la pafarko, kompreneble.







