Britomartis (Diktinna)

Classical

Britomartis estis kreta diino de naturo kaj ĉaso. Ŝia nomo Britomartis signifas «Dolĉa junulino». Britomartis estis la filino de Zeŭso kaj Karme, filino de Eubulo. Ŝi naskiĝis ĉe Kaeno sur la insulo Kreto. Ŝi estis unu el la kretaj nimfoj. Britomartis estis ankaŭ ĉasistino kaj kunulino de Artemiso. Kiel la arkpafistino-diino, Britomartis volis resti virgulino.

Unu tagon Minoo, reĝo de Kreto, vidis ŝin kaj enamiĝis, sed Britomartis ne volis havi ion ajn rilate al la reĝo, precipe konsiderante ke li estis ŝia duonfrato (Minoo estis la filo de Zeŭso kaj Eŭropo). Do Minoo persekutis ŝin. Britomartis estis rapida kuristo, sed Minoo ĉiam sukcesis resti malantaŭ ŝi.

Minoo pensis ke li kaptis ŝin, ĉar ŝi staris sur klifo super la maro. Sed Britomartis prefere mortus ol esti en la brakumo de viro kiun ŝi abomenis, do ŝi malespere saltis de la klifo. Ŝi estis savita kiam fiŝistoj kaptis ŝin en siaj retoj. Pro ŝia dediĉo kaj deziro protekti sian ĉastecon, Artemiso rekompencis ŝin per senmorteco.

Kiam ŝi fariĝis diino, ŝi estis konata per la nomo Diktinna, kio signifas la «Sinjorino de la retoj», ĉar ŝi estis savita per fiŝistaj retoj. Tamen laŭ Diodoro Sicula ŝi jam ricevis tiun nomon ĉar Britomartis inventis la retojn por ĉaso, nomatajn dictya. Pro tiu invento ŝi estis nomita Diktinna.

Aliaj kredis ke ŝi estis nomita laŭ la monto Dikte, monto kie ŝi ofte ĉasis kun Artemiso. Diktinna estis ankaŭ eble la minoa Monta patrino, kie ŝiaj sanktejoj situis sur montopinto. Paŭzanio diras ke la mita inventisto Dedalo kreis lignan idolon por ŝia sanktejo ĉe Olous en Kreto.

Britomartis estis verŝajne identa al aŭ derivita de la bronzepoka diino Potnia theron, aŭ la Sinjorino de la bestoj. Ŝajnis verŝajne ke Diktinna estis nomata PI-PI-TU-NA, nomo trovita en la Lineara B tabuletoj el Knoso. Se tio estas vera, tiam Diktinna estis antikva minoa diino. PI-PI-TU-NA tamen ne aperas en la tabuletoj trovitaj en Piloso.

Britomartis havis multajn el la atributoj de Artemiso. Britomartis fariĝis la diino de ĉaso kaj de la tero, naturo kaj sovaĝaj bestoj. Britomartis estis patrona diino de ĉasistoj, maristoj kaj fiŝistoj. Ŝi eble origine estis kreta lundio, same.

Tamen Artemiso ankaŭ uzis tiun nomon, kiel Artemiso Diktynna en ŝiaj sanktejoj ĉe la golfo de Ĥania kaj ĉe Ĥersoneso; do kelkaj aŭtoroj supozis ke Diktinna estis Artemiso, ne aparta diino.

Britomartis ne estis adorata nur en Kreto; ŝi estis celebrata kiel unu el la lokaj diinoj sur la insulo Egino, kiel la diino Afaea. Sur la insulo Kefalenio ŝi estis konata per ankoraŭ alia nomo, Lafria.

Rilataj informoj

Nomo

Britomartis, Βριτόμαρτις – «Dolĉa junulino».
Diktinna, Diktynna, Δικυννα – «Sinjorino de la retoj».
PI-PI-TU-NA (minoa; Diktinna?).
Afaea, Αφαεα; Lafria, Λαφρια.

Fontoj

Priskribo de Grekio estis verkita de Paŭzanio.

Biblioteko de historio estis verkita de Diodoro Sicula (1-a jarcento a.K.).

Himno (al Artemiso) estis verkita de Kalimako.

Ciris estis poemo atribuita al Vergilio.

Rilataj artikoloj

Kreita: 2003-Junio-22

Modifita: 2024-Majo-15