Oriono
Oriono estis granda ĉasisto. Oriono estis la filo de Posejdono kaj Eŭrialo, la filino de reĝo Minoo de Kreto. Oriono estis giganto, kiu povis vadi tra la maro, kun la kapo elstaranta el la akvo.
Alia versio diris, ke Hireo, la reĝo de Trakio, gastame akceptis Zeŭson, Posejdonon kaj Hermeson, kaj ricevis favoron. Hireo volis havi infanojn. La dioj prenis haŭton de ofera taŭro kaj urinis sur la taŭrohaŭton. Monatojn poste, infano naskiĝis.

Kedalion gvidis la blindan Orionon orienten
Nicolas Poussin
Oleo sur tolo, 1658
Metropola Muzeo de Arto, Novjorko
Oriono iris al la insulo Ĥio por svati la filinon de reĝo Enopiono, nomatan Merope; laŭ Partenio, ŝia nomo estis Aero. Enopiono blindigis la ebrian Orionon, forpelante lin de sia insulo. Oriono iris al Lemno, kie Hefesto donis unu el siaj servistoj, Kedalionon, kiel gvidanton.
Oriono eksciis, ke lia vido estos restarigita se li vojaĝos orienten ĝis la suno leviĝos. Dum Kedalion sidis sur lia ŝultro, li gvidis Orionon orienten. Alveninte al la hejmo de Helio, la sundio restarigis lian vidon.
Oriono revenis al Ĥio por venĝi sin kontraŭ Enopiono, sed la ĥia reĝo kaŝis sin en subtera kaverno. Post sia vana serĉado, Oriono iris al Kreto.
Oni diris, ke Oriono deziris la Plejadojn, la sep filinojn de Atlaso. Zeŭso, kompatante la Plejadojn, metis ilin en la ĉielon kiel konstelacion.
Oriono fariĝis favorato de Artemiso, diino de la ĉasado. Kune ili ĉasis bestojn tra la arbaro de Kreto. Ekzistas pluraj rakontoj pri la morto de Oriono.
Unu diris, ke Artemiso mortigis lin kiam li defiis ŝin, dum alia diris, ke Apolono, la frato de Artemiso, mortigis Orionon, verŝajne ĉar la virga diino serioze pensis pri edziniĝo al Oriono.
La plej populara versio estis, ke Apolono ne volis, ke lia fratino edziniĝu al la giganta ĉasisto, kaj trompis Artemison por mortigi Orionon. Oriono marŝis en la profunda maro kun la supro de la kapo elstaranta el la akvo. Apolono, vidante la kapon de Oriono, defiis sian fratinon, ĉu ŝi povas trafi la celon. La sago de Artemiso flugis vere, trapikante la kapon de Oriono. Artemiso hororis vidi la mortan korpon de Oriono flosanta sur la akvo.
Ŝi estis ĉagrenita, ke ŝi mortigis sian favoratan ĉasiston. Por honori Orionon, Artemiso metis lin inter la stelojn. Tie la konstelacio de Oriono rekomencis sian ĉasadon de la Plejadoj. Kun li estis eble lia fama hundo, kiu transformiĝis en la konstelacion Canis Major; estis ankaŭ la konstelacio de la leporo, konata kiel Lepuso.
Laŭ la Astronomio, verko atribuita al Heziodo, Oriono havis malsaman sorton. Oriono estis kunulo de Artemiso kaj ŝia patrino Leto, ĉasante sur la insulo Kreto. Oriono fanfaronis, ke li povas mortigi ĉiujn sovaĝajn bestojn sur la tero. Gaja (Tero), timante la amasan buĉadon de ĉiuj sovaĝaj kreitaĵoj, sendis grandan skorpion kontraŭ Orionon. La skorpio mortigis Orionon.
Leto kaj Artemiso petis Zeŭson senmortigi sian favoratan ĉasiston kiel konstelacion. La skorpio ankaŭ estis metita inter la stelojn. Dum Oriono ĉasis la Plejadojn, la ĉasisto estis persekutata de la skorpio en la nokta ĉielo.
Rilataj Informoj
Nomo
Oriono, Urion, Ὠρίωνα.
Fontoj
Astronomio eble estis verkita de Heziodo.
La Odiseado estis verkita de Homero.
Fabulae kaj la Poetica Astronomica estis verkitaj de Higino.
Biblioteko estis verkita de Apolodoro.
Biblioteko de Historio estis verkita de Diodoro Sikulo.
Amrakontoj (aŭ Erotica Pathemata) estis verkita de Partenio.


