Eroso (Kupido)
Dio de amo. Fruaj grekaj mitoj vidas Eroson kiel praan estaĵon. Laŭ Heziodo, el Ĥaoso, Eroso naskiĝis kune kun Niks, Erebo, Geo kaj Tartaro. Eroso, Geo kaj Tartaro ŝajnis esti mem-kreitaj. Heziodo ne skribas multe pri Eroso, krom ke li estis «la plej bela inter la senmortaj dioj».
Eroso estis seksa forto, kiu permesus al la laboro de kreado daŭri. Eroso ebligis personigitajn abstraktaĵojn, kiel Niks kaj Erebo, produkti idaron, same kiel Geo produkti idaron propran (sen patro): Uranon, Ourean kaj Ponton. (Vidu Kreado.) Eroso tute ne aperas en la verkoj de Homero.
Vidu Kreado, Teogonio de Heziodo.
Laŭ antaŭhomera mito, Eroso estis la filo de Etero (Supra Aero) kaj Hemero (Tago). En la orfea Teogonio, Eroso estis identa al la or-flugilhava dio Faneso/Protogono, kiu naskiĝis el la Monda Ovo. Laŭ la orfea mito, kiel Faneso (Protogono), li estis la unua Kreinto, kie li estis ne nur identigita kun Eroso sed ankaŭ kun Dionizo. Kaj Dionizo kaj Eroso eĉ havas la saman epiteton — Bromios — kiu signifas «Tondranto».
Ke Faneso aŭ Eroso naskiĝis el la Kosma Ovo portas rimarkindan similecon al la komedio titolita la Birdoj de Aristofano, atena komedia dramverkisto de la malfrua 5-a jarcento a.K. Aristofano skribis, ke Nokto (Niks) kunigis kun la Ŝtormo(?), tiel ke ŝi naskis grandan arĝentan ovon. Kiam la Monda Ovo elkoviĝis, Amo naskiĝis, alportante kun si lumon. Ĉi tie Eroso ankaŭ aperis kiel havanta orajn flugilojn.
Eroso nur aperis pli populare kiel la plej juna dio, kaj estis la juna kaj petola filo de Afrodito kaj Areso en verkoj de postaj verkistoj, dum la helena kaj romia periodo. Tio faras lin la frato de Fobo (paniko), Deimo (timo) kaj Harmonio, la edzino de Kadmo de Tebo.
Unu poeto (Oleno) diras, ke Eroso estis la filo de Eilejtia, diino de nasko.
En la posta tradicio Eroso aperis kiel junulo, preskaŭ kiel ĥeruba anĝelo, krom ke li portis pafarkon kaj sagojn. Liaj or-pintaj sagoj povis igi diaĵon aŭ homon enamiĝi, dum liaj plumb-pintaj sagoj igus ilin imunaj al amo.
Eroso estis identigita de la romanoj kiel Kupido. Kupido ankaŭ estis nomita Amoro. Laŭ la Ora Azeno, verkita de Lucio Apulejo, Kupido (Eroso) edziĝis al Psiĥo. Li fariĝis la patro de filino nomita Volupta («Plezo»). (Vidu Kupido kaj Psiĥo en la paĝo de Romiaj Diaĵoj.)
Rilataj informoj
Nomo
Eroso, Eros, Ἔρως – "Amo".
Kupido, Cupid, Amor (romia).
Fontoj
Teogonio estis verkita de Heziodo.
Biblioteko estis verkita de Apolodoro.
Metamorfozoj estis verkita de Ovidio.
La Ora Azeno estis verkita de Apulejo.
Birdoj estis verkita de Aristofano.
Poetica Astronomica estis verkita de Higino.
Argonaŭtiko estis verkita de Apolonio.
La Eneido estis verkita de Vergilio.




