Ereboso (Mallumo)
Ereboso naskiĝis kune kun Nikso, Gaja, Tartaro kaj Eroso («Amo»), el Ĥaoso. Kun sia fratino Nikso, Ereboso estis la patro de Etero («Supra aero») kaj Hemera («Tago»).
Vidu Kreado, Teogonio de Hesiodo.
Krom la rolo, kiun li ludis en la Kreado kiel patro de Etero kaj Hemera, Ereboso kutime estis simple la personigo de unu regiono de la Submondo. La Submondo kutime estis dividita en du ĉefajn areojn: Ereboso kaj Tartaro. Ereboso kaj Hadeso estis uzataj interŝanĝe por nomi la Submondon. Tartaro estis la plej profunda parto de la Submondo, kiu tenis la Titanojn en prizono. Ereboso ankaŭ estis dividita en plurajn areojn, krom la Domo de Hadeso. Ereboso estis dividita de kvin el siaj subteraj riveroj. Plejmulto de ombroj havis sian lastan ripozejon en la Ebenaĵo de Asfodelo, kaj nur kelkaj ricevis lokon en la Eliziaj Kampoj. Tamen Elizio foje situis ne subtere, sed sur la surfaco, kutime sur insulo.
Laŭ la orfa mito, Ereboso naskiĝis kun Ĥaoso kaj Etero.
Vidu ankaŭ Domo de Hadeso por pli detala priskribo de la Submondo.


