Nikso (Nokto)
Diino de la nokto. Nikso estis identigita de la romanoj kiel Nox, kaj ofte estis identigita simple kiel Nokto. Nikso naskiĝis kune kun Ereboso, Gaja, Tartaro kaj Eroso («Amo»), el Ĥaoso. De sia frato Ereboso, Nikso naskis Eteron («Supra aero») kaj Hemeran («Tago»).
Nikso estis ankaŭ la patrino de Moroso («Destino»), Tanato («Morto»), Hipno («Dormo»), Ĥarono, Nemesis («Venĝo»), kaj la Sortoj (Moeroj). Nikso eble estis la patrino de Eriso («Malpaco») kaj la Hesperidoj. Ŝiaj aliaj infanoj estis plejparte abstraktaj personigoj: Apate («Trompo»), Geraso («Maljuneco»), la Keroj («Destinoj»), Momoso («Kulpo»), Oizuso («Mizero») kaj Filoteso («Tendreco»). Plejparto de tiuj infanoj loĝis en la Submondo.
Nikso foje estis vidita kiel flugilhava diino. Ŝiaj flugiloj estis nigraj aŭ ombraj, kaj ŝi estis nomita «rapida Nokto». Oni diris, ke ŝi loĝas en la Submondo dum la tago, kaj nur eliras je krepusko.
En la Iliado, Homero menciis, ke la sola diino, kiun Zeŭso vere timis, estis la «ĉio-subiganta Nokto». Zeŭso tre malplaĉus ŝin detruante Hipnon (Dormon), unu el ŝiaj multaj idoj.
Vidu Kreado, Teogonio de Hesiodo.
Laŭ la orfa krea mito, Nikso (Nokto) estis la filino de Protogono (Faneso), la unua dio, sen patrino. Protogono havis viran kaj inan sekson, do li povis produkti Nikson sen kunulo. De Faneso ŝi estis la patrino de Urano (Ĉielo) kaj Gaja (Tero).
En la momento kiam ŝi naskiĝis, Nikso regis kun sia patro ĝis li faris ŝin la supera regantino de ĉielo kaj tero. Poste ŝi donis la superan regadon al sia filo Urano. Kvankam Nikso libere donis potencon al Urano, ŝi donis konsilojn al tri sinsekvaj regantoj: Urano, Krono kaj Zeŭso. La orfa Nikso ŝajnis havi transpreninta la rolon de la hesioda Gaja, ĉar estis Nikso, kiu havis profetan potencon prefere ol Gaja.

