Krono (Saturno)
Reganto de la universo kaj gvidanto de la Titanidoj. Krono estis la plej juna filo de Urano kaj Geo; laŭ Diodoro Sicula tamen li estis la plej aĝa infano.
Krono edziĝis al sia fratino Reo kaj estis patro de Hestia, Posejdono, Hadeso, Demetra, Hero kaj Zeŭso.
Krono estis la ĉieldio kaj la ĉefa dio de la universo, post renversi Uranon. Urano fariĝis senpova kiam lia filo kastris lin. Krono estis ankaŭ la dio de agrikulturo kaj fekundeco. La romianoj identigis lin kiel Saturnon, la romian dion de agrikulturo. En astronomio Saturno estas la 6-a planedo en la suna sistemo. Antaŭ ol la teleskopo estis inventita, ĝi estis la lasta planedo videbla per nuda okulo, do dum granda parto de la historio Saturno estis la plej ekstera planedo en la suna sistemo. Saturno estas klasifikita kiel granda gasgiganta planedo, plej konata pro siaj ringoj.
Kiam lia patro (Urano) enkarcerigis siajn fratojn, la Centmanulojn kaj la Ciklopojn, ene de la korpo de Geo, tio kaŭzis grandan suferon al lia patrino-edzino. Geo petis sian plej junan filon helpi liberigi ilin. Krono, estante la plej forta kaj la plej ruza el la Titanidoj, konsentis helpi. Krono detranĉis la genitolojn de sia patro per rikoltilo kaj ĵetis ilin en la maron. (Vidu Milito de la dioj)
Renversante sian patron (Uranon), Krono fariĝis la suprema reganto de la universo. Li dividis la regadon kun aliaj Titanidoj. Krono anstataŭis Uranon kiel dio de la ĉielo. Dum sia regado Krono kreis la homaron, kio estis markita kiel la erao de la Ora epoko, la plej pacema tempo de la homaro (Vidu Kvin epokoj de la homo).
Anstataŭ liberigi la Centmanulojn kaj la Ciklopojn, li tenis ilin enkarcerigitaj en Tartaro, la plej malalta regiono de la Submondo. Kolerega ke ŝia filo ne liberigis ŝiajn aliajn infanojn — la Centmanulojn kaj la Ciklopojn — Geo antaŭdiris ke venos tago kiam la propraj filoj de Krono renversos lin.
Timante ke li suferos la saman sorton kiel sia patro, Krono provis malhelpi tion glutante ĉiun infanon post naskiĝo. Reo sukcesis trompi sian edzon donante al li grandan ŝtonon kovritan per vindotukoj anstataŭ ŝian lastan infanon, Zeŭson. Krono glutis la ŝtonon. Reo poste sekrete sendis sian filon al Kreto, kie li estis edukita.
Kiam Zeŭso atingis plenkreskecon, Reo trompis Kronon por ke li trinku emetikon, tiel ke Krono elvomis siajn aliajn infanojn. Milito ekis inter Krono kaj la aliaj Titanidoj kontraŭ la pli junaj dioj. La pli junaj diaĵoj fariĝis konataj kiel la Olimpanoj. Krono kaj la aliaj Titanidoj estis venkitaj kiam Zeŭso liberigis la Centmanulojn kaj la Ciklopojn el Tartaro. Plej multaj el la viraj Titanidoj estis enkarcerigitaj en Tartaro. Zeŭso tiam fariĝis la suprema reganto de la universo.






