Karono
La pramisto de la submona rivero. La sola devo de Karono estis prami la ombrojn trans la submonan riveron Stikso. Mi ne certas, ĉu Karono estis minora dio, spirito aŭ simple senmorta estulo.
Karono postulis nur pagon de unu monero (obolo) de ĉiu ombro por prami la mortintojn trans. Estis greka kutimo meti moneron en la buŝon de la mortinto antaŭ la entombigo. La ceteraj, kiuj ne povis pagi, vagus senripoze dum pli ol cent jaroj antaŭ ol oni permesus al ili transiri.
Normale Karono ne permesus al la vivantoj transiri. Psiĥo pagis Karonon por prami ŝin trans Stikso, same kiel Tezeo kaj Pejritoo. Heraklo evitis la pagon al Karono minacante la pramiston. Orfeo ankaŭ ricevis liberan veturon pro sia sorĉa muziko kaj voĉo.
Karono ofte estis priskribita kiel antikveca viro, vestita per lumbotuko.
En astronomio, Karono estas la luno aŭ satelito de Plutono.
