Pluto
Dio de riĉeco. Pluto estis la filo de la grenodiino Demetro kaj la mortemulo Iasion.
Iasion estis la filo de Zeŭso kaj la Pleiadino Elektro, kio faris Iasion la fraton de Dardano, prapatro de la troja popolo. Iasion estis farmisto de la insulo Samotrako, en kiun Demetro enamiĝis. Iasion amoriĝis kun la diino sur trioble plugita kampo. Zeŭso mortigis sian propran filon pro kuŝado kun la diino, sed Demetro jam estis graveda. Demetro naskis Pluton.
Pluto kutime estis vidita en arto kune kun Demetro kaj Persefono kiel knabo tenanta en sia mano aŭ kornon de abundo aŭ spikojn de greno. Laŭ unu fonto, Pluto estis la filo de Hadeso kaj Persefono. Pluto estis adorata kiel unu el la diaĵoj en la Eleŭzinaj misteroj.
Origine li estis dio de riĉeco, sed tio signifis la riĉecon aŭ abundon de rikoltoj aŭ greno. Poste la riĉeco ankaŭ signifis valorajn metalojn kaj ŝtonojn. Por malebligi, ke Pluto donu riĉecon al unu aŭ alia laŭ sia elekto, Zeŭso blindigis la junan dion, por ke li donu riĉecon al persono, ĉu tiu persono estas bona aŭ malbona.







