Sir Bors
Grala kavaliro. Bors estis la filo de Reĝo Bors de Gaunes kaj Evainne. Bors estis ankaŭ la frato de Lionel kaj kuzo de Lancelot kaj Hector.
Bors iam dormis kun junulino kaj iĝis patro de filo nomata Helin le Blank. Post tio, Bors restis ĉasta dum la resto de sia vivo. Lia ĉasteco kaj lia pieco estis la kialoj, pro kiuj Bors estis unu el la tri gralaj kavaliroj, kiuj sukcesis en la serĉado. Galahad restarigis la Rompitan Glavon, kiu estis uzita por vundi Jozefon de Arimateo. Reĝo Pelles donis ĉi tiun restarigitan glavon al Bors.
Post transporto de la Gralo al la urbo Sarras, Bors restis en Sarras kun Galahad kaj Perceval ĝis ambaŭ mortis. Bors revenis al Kameloto kun novaĵoj pri la kompletigo de la serĉado. (Vidu la Serĉadon de la Sankta Gralo por la plena rakonto.)
Kiam Lancelot eniris konflikton kun Arturo kaj Gawain, Bors helpis sian kuzon en la savo de Reĝino Guinevere, la batalo de Ĝoja Gardo, kaj poste en Gaunes, en Gaŭlio (Francio), kiam Lancelot estis ekzilita.
Post la morto de Arturo kaj la detruo de la Ronda Tablo, en la milito kontraŭ Mordred, la du filoj de Mordred kaptis la povon en la reĝlando de Logres (Britio). Sub la gvidado de Lancelot, Bors revenis al Logres por venki la filojn de Mordred. En la batalo Lionel estis mortigita. Lancelot malaperis. Post la venko super la filoj de Mordred, lia kuzo Hector ekiris por trovi sian fraton, dum Bors revenis hejmen al Gaunes.
Bors revenis al Britio nur kiam li havis vizion veni al Ĝoja Gardo. En Ĝoja Gardo, Bors eksciis de la Ĉefepiskopo de Canterbury, ke Lancelot mortis kaj estis portita al la ĉielo de anĝeloj. Anstataŭ reveni al sia reĝlando (Gaunes), Bors restis kun la Ĉefepiskopo kaj rezignis sekularan vivon por vivo en la monaĥejo.
Vidu la La Mort le Roi Artu por la plena rakonto.






