Sir Girflet
Girflet estis la filo de Do (Doon) de Carduel. Girflet estis menciita kiel unu el la kavaliroj kiuj serĉis la Graalon (de Chrétien de Troyes en Perceval). Girflet estis la kuzo de Lucan la Vinmajordomo.
Laŭ Suite du Merlin (Daŭrigo de Merlin, Post-Vulgata), Girflet estis samaĝa kiel Arturo, kaj estis kavalirkronita kun la juna reĝo. La unua aventuro de Girflet estis batali kontraŭ Reĝo Pellinor en unuopa duelo, kiun Girflet perdis.
En La Mort le Roi Artu (“Morto de Reĝo Arturo”, el la Vulgata Ciklo), Girflet postvivas la batalon kontraŭ Mordred kaj asistis sian mortantan reĝon (Arturo). Estis Girflet, ne Bedivere (en la Le Morte d’Arthur de Malory), kiu originale ĵetis Excalibur en la lagon. Li atestis manon kaptantan la glavon kaj svingantantan ĝin plurajn fojojn antaŭ malapero en la akvo.
Rilataj Informoj
Nomo
Girflet, Girfles, Griflet, Gerflet.
Griflet le Fise de Dieu (laŭ Malory).






