Hoel
Hoel estis la duko de Bretonio, ankaŭ konata kiel Hoel la Granda. En kelkaj aliaj rakontoj, Hoel estis vidata kiel reĝo de Bretonio. Hoel estis la filo de Reĝo Boudicius kaj Anna.
Ekzistas iom da konfuzo fare de Geoffrey de Monmouth, pri tio ĉu Hoel estis kuzo aŭ nevo de Arturo. Se Anna estis la fratino de Arturo, tiam Hoel estis lia nevo, sed la plej multaj diris ke Anna estis la edzino de Lot kaj patrino de Gawain. Tamen, se Anna estis la fratino de Aurelius kaj Uther, tiam Hoel estis la unuagrada kuzo de Arturo. Aŭ ekzistis du virinoj kun la nomo Anna.
Hoel partoprenis en la milito kontraŭ Frollo, kaj poste kontraŭ la romia Imperiestro Lucius. En la dua milito, giganto de Mont-Saint-Michel forrabis la nevinon de Hoel, nomatan Helena (de Geoffrey, Eleine de Wace, Elaine de Layamon). Ŝi mortis kiam la giganto seksperfortis ŝin. Arturo venĝis ŝian morton mortigante la giganton.
Kiam Arturo revenis al Logres (Britio) por subpremi ribelon de sia nevo Mordred, Hoel estis lasita responsa pri Gaŭlio (Francio).
Vidu Vivo de Reĝo Arturo.
En Lancelot, romanco en la Vulgata Ciklo, Hoel estis ankaŭ konata sub alia nomo – Aramont. Aramont estis la suzereno de du fratoj: Reĝo Ban de Banoic kaj Reĝo Bors de Gaunes. Tamen, ĉar ekzistis paro da Hoeloj en Bretonio, mi ne certas ĉu ili estis la samaj.
Posta legendo diras ke Hoel estis la patro de Kaherdin kaj Isolde la Blanche Mains (“Isolde de la Blankaj Manoj”), kiu estis la neamata edzino de Tristan. Vidu Tristan kaj Isolde.
Rilataj Informoj
Nomo
Hoel (franca).
Howel (angla).
Howell (duko de Bretonio, laŭ Malory).
Hoel la Granda.
Aramont (Vulgata Ciklo).
Rilataj Artikoloj
Anna, Arturo, Mordred.
Tristan kaj Isolde.
Genealogio: Domo de Kornvalo.

