Sir Galahad
Graala kavaliro. Li estis la filo de Lancelot kaj Elaine. Laŭ la Graala legendo, Galahad estis la posteulo de Reĝo David de Israelo per sia patro Lancelot. Galahad, per la linio de sia patrino, estis posteulo de Nascien.
Galahad estis simbole komparata al la leono, dum lia patro estis komparata al leopardo. La patro kaj filo estis komparataj unu al la alia, kie la filo (leono) superus la patron (leopardo).
Kiel kavaliro de la Ronda Tablo, li estis la sola kavaliro kiu povis sekure sidi sur la Siege Perilous, estante la heroo kiu gajnis la Graalon. Li eltiris la magian glavon el marmoro kiu flosis al Kameloto. Galahad ankaŭ ricevis la ŝildon de Reĝo Mordrain.
Postaj verkistoj faris Galahad la heroo de la Graalo, anstataŭ Perceval. Galahad sukcesis kie aliaj malsukcesis en la kvestado, ĉar lia kavalireco estis inspirita de spirita amo anstataŭ la monda amo, kies ĉampiono estis lia patro. Galahad estis la pura kavaliro, kaj oni ofte nomis lin simple la Bona Kavaliro.
Post gajno de la Graalo kaj sanigo de la Vundita Reĝo, li kaj liaj kunuloj Perceval kaj Bors forportis la Graalon el Britio laŭ la ordono de Jesuo, al la urbo Sarras. Galahad pasigis unu jaron en prizono kaj unu jaron kiel reĝo de Sarras. Galahad estis permesita vidi la lastajn sekretojn de la Graalo revelaciitajn antaŭ ol li mortis, kaj estis levita al la ĉielo. Post lia morto la Graalo kaj la lanco malaperis el la mondo.
Vidu la Kvestado de la Sankta Graalo (Queste del Saint Graal), por la plena rakonto.
Vidu ankaŭ Elaine, en la sekcio Arturaj Virinoj, kaj Lancelot kaj Elaine pri lia koncipiĝo kaj naskiĝo.
Notu ke la nomo Galahad aplikiĝis al pluraj malsamaj personoj. La unua Galahad estis la filo de Jozefo de Arimatea, kaj la reĝo de Hosselice (Kimrio). Lancelot kaj poste lia filo trovis la tombon de Reĝo Galahad, en abatejo ĉe Gorre. La dua Galahad estis la baptonomo de Lancelot, sed li estis pli fame konata kiel Lancelot. La tria Galahad estis la filo de Lancelot kaj Elaine, la heroo de la Kvestado.
Rilataj Informoj
Nomo
Galahad (angla).
Galaad (franca).
Bona Kavaliro.
Pura Kavaliro.
Perfekta Kavaliro.
Dezirata Kavaliro.









