Cador
Cador estis la duko de Kornvalo. Laŭ Geoffrey de Monmouth, Cador estis la filo de Duko Gorlois de Kornvalo kaj Igraine. En kimra legendo, li estis nomata Cadwr, la Grafo de Kornvalo.
Kvankam li efektive estis la duonfrato de Arturo, Geoffrey diras ke li estis kuzo de Arturo.
Cador estis unu el la plej fruaj sekvantoj de Arturo. Cador partoprenis en la milito kontraŭ la saksoj, Francio kaj Romo.
Laŭ Geoffrey, Wace kaj Layamon, Guenevere estis sub la prizorgo de Cador kiam Arturo renkontis kaj enamiĝis al ŝi. Ili baldaŭ edziniĝis.
Cador partoprenis en la milito kontraŭ la romanoj, sed ne estis menciita en la milito kontraŭ Mordred. Ne estis mencio pri lia morto. Post la morto de Arturo en la batalo de Camlann, la filo de Cador (Constantine) fariĝis reĝo de Logres (Britio).




