Igraine
Igraine estis la edzino de Duko Gorlois de Kornvalo (aŭ Hoel de Tintagel), kaj poste de Uther Pendragon, la reĝo de Britio. En multaj kazoj, la gepatroj de Igraine ne estis donitaj. Laŭ Johano de Glastonbury, Igraine estis la posteulino de Helaius, la nevo de Jozefo de Arimatea.
De sia geedziĝo kun Gorlois (laŭ Geoffrey de Monmouth), Igraine estis la patrino de Cador.
Gorlois estis unu el la plej potencaj aliancanoj de Uther kontraŭ la saksoj. Estis Gorlois kiu elpensis planon por ke Uther povus venki Octa-n, la filon de la sakso Hengest, en nokta atako.
Dum la venka celebrado okazigita en Londono, Gorlois alportis sian edzinon. Uther enamiĝis al Igraine. Uther estis tiel evidenta kun sia deziro por Igraine ke Gorlois forlasis la celebradon frue kun sia edzino kaj sekvantoj. Uther estis kolereginta ke la duko de Kornvalo forirus sen lia permeso; li minacis Gorlois per detruo se la duko ne petus pardonon. Gorlois ignoris la minacojn de Uther.
Gorlois revenis al Kornvalo kaj tuj komencis fortigi sian defendon. La duko havis du kastelojn; li metis sian edzinon en Tintagel ĉar ĝi estis la plej forta kastelo, dum li zorgiĝis pri la defendo de la alia kastelo.
Uther estis tiel tute obsedita de Igraine ke li petis Merlin helpi lin plenumi sian deziron. Merlin ŝanĝis Uther-on tiamaniere ke la reĝo aspektis ekzakte kiel Gorlois. Tiun nokton, Uther eniris Tintagel kaj kuŝiĝis kun Igraine, kaj Arturo estis koncipita. Igraine ne sciis ke ŝi ne amoras kun sia edzo.
Novaĵoj venis la sekvan matenon ke Gorlois estis mortigita en la sieĝo de la alia kastelo, dum Uther ankoraŭ amoris kun Igraine. La impostora duko (Uther) forĵetis la novaĵojn kiel onidirojn, antaŭ ol forlasi Tintagel. Kiam la homoj en Tintagel komprenis ke la novaĵoj estis veraj ke Gorlois mortis en batalo, ili ne havis alian elekton ol kapitulaci al Uther.
La sedukado de Igraine fare de Uther memorigas min pri la greka dio de tondro kiu sedukis Alkmena-n, kie Zeŭso transformis sin por aspekti kiel ŝia edzo Amphitryon. Alkmena naskis la heroon Heraklo.
Uther prenis Igraine-n kiel sian edzinon kaj reĝinon. Igraine naskis al li filon nomitan Arturo. Unu jaron poste, Igraine fariĝis la patrino de Anna kiu edziniĝis al Lot, la estonta reĝo de Orkney.
Kvankam postaj legendoj (post la 12-a jarcento) diras ke Morgawse, Elaine (aŭ Blasine) kaj Morgan le Fay estis duonfratinoj de Arturo (do ili estis filinoj de Gorlois kaj Igraine), estis Morgawse kiu estis la edzino de Reĝo Lot.
Laŭ la Vulgata Merlin, Igraine mortis du jarojn antaŭ Uther, kio signifas ke ŝi mortis antaŭ Arturo surtroniĝis. Sed en multaj rakontoj, inkluzive en la Suite du Merlin (Merlin-Daŭrigo, Post-Vulgata) kaj Le Morte d’Arthur (de Thomas Malory), ŝi ankoraŭ vivis kiam Arturo fariĝis reĝo, kie ŝi reunuiĝis kun sia filo.
En la Story of the Grail (Le Conte du Graal) de Chretien de Troyes, Igraine ne vidis sian filon Arturo dum sesdek jaroj. Ŝi loĝis en sorĉita kastelo nomata la Roko de Champguin (Alimondo) kun sia filino (plej verŝajne Morgawse), kiu estis la patrino de Gawain. Arturo kaj Gawain supozis ke Igraine mortis dum la regado de Arturo. Ili ne rekonis Gawain-on kiam li alvenis kaj rompis la sorĉon metitan sur la kastelon. (Vidu Kastelo de Mirindaĵoj).
En la Unua Grala Daŭrigo, la rakonto daŭris kie Chretien ĉesis, kun Gawain reunuigante Arturon kun lia patrino ĉe la Roko de Champguin.
Laŭ Malory, Arturo ne renkontis sian patrinon ĝis Sinjoro Ulfius alportis ŝin antaŭ Arturo. Ulfius akuzis ŝin pri perfido [Le Morte d’Arthur, Libro I ĉapitro 21].
En la kimra tradicio, Igraine estis nomita Eigyr aŭ Eigr, filino de Anlawdd Wledig, kaj fratino de Goleuddydd (patrino de Culhwch) kaj Rieingulid (patrino de Illtyd). Laŭ Culhwch kaj Olwen, la fratoj de Eigyr estis Gweir Servanto de Birdoj, Gweir filo de Cadellin Arĝenta Frunto, Gweir Brava Malbonulo kaj Gweir Blanka Lancŝafto. Laŭ kelkaj tekstoj, Eigyr estis la posteulino de Llyr kaj Bran. Eigyr edziniĝis al Gwrlais, la Duko de Kornvalo. Kiel en la versio de Geoffrey, ŝi estis sedukita de Uthr Bendragon kiu kaŝvestis sin en la formo de ŝia edzo. Tio rezultigis la koncipron de Arturo.
Vidu la Domon de Arturo kaj Culhwch por la kimra versio de la genealogia arbo.
Rilataj Informoj
Nomo
Igraine, Igerne, Ygerne, Ygaerne.
Eigyr, Eigr (kimra).
Arnive (germana).
Rilataj Artikoloj
Gorlois (Hoel), Uther Pendragon, Arturo, Morgan le Fay, Anna aŭ Morgawse, Merlin, Gawain.
Genealogio:
Domo de Reĝo Arturo,
Domo de Arturo & Culhwch (kimra).




