Gunther
En la Nibelungenlied, Gunther (Gunnar) estis la filo de Dancrat kaj Uote (Uta). Tamen, en Waltharius, Gunther estis filo de Gibicho, anstataŭ Dancrat. Gunther regis kiel la reĝo de Burgundio kun siaj du fratoj, Gernot kaj Giselher. Gunther ankaŭ estis la frato de Kriemhild (Gudrun aŭ Grimhild).
Lia fidela helpanto estis lia onklo, Hagen de Troneck (en la Thiðrekssaga tamen, Hogni estis lia duonfrato, dum en la Völsunga Saga, Hogni estis lia frato).
Laŭ la konsilo de Hagen, Gunther amikiĝis kun Siegfried, la heroo el Nederlando, kiu helpis lin en la milito kontraŭ la saksoj kaj danoj. Gunther konsentis al geedzeco inter sia fratino kaj Siegfried, kontraŭe petante ke Siegfried helpus lin gajni Brunhild, la militistino-reĝinon de Isenstein, en Islando.
Gunther montris sin esti granda militisto en la dua duono de la poemo, sed lia forto ne egalis Brunhild. La sola maniero ke Gunther povus edziĝi al ŝi estis se li povus venki Brunhild en konkurso de forto. Gunther kaj liaj sekvantoj mortus se li malvenkus. Gunther nur venkis Brunhild pro la forto de Siegfried, kaj ĉar la heroo ankaŭ estis nevidebla. Brunhild ne havis elekton ol edziĝi al Gunther.
La geedzeco al Brunhild montriĝis esti malfeliĉa kaj sigelus destinon por li kaj lia familio. En ilia geedziĝa nokto, Brunhild humiligis Gunther ligante sian edzon per sia zono kaj pendigante lin sur la muro ĝis tagiĝo. Denove, Gunther gajnis la helpon de Siegfried kaj la heroo ŝajnigis esti ŝia edzo, superante la militistino-reĝinon per sia propra forto, ĝis ŝi submetiĝis al sia edzo (Siegfried en alivesto). Antaŭ ol li lasis Gunther ami sian edzinon, Siegfried prenis la ringon kaj zonon de Brunhild (kiel trofeo?), kaj donis ilin al Kriemhild. Gunther prenis la virgecon de Brunhild, tiel reduktante ŝian forton al tiu de ordinara mortula virino.
Kiam Brunhild eltrovis la sekreton de lia fratino ke estis Siegfried kiu gajnis ŝin per sia forto por Gunther, ŝi postulis venĝon de sia edzo. Hagen konsentis murdi Siegfried. Unue, Gunther malvolonte, sed fine konsentis al la plano de Hagen.
Kiam Siegfried kuŝis mortante en la arbaro, Gunther ploris pro sia bofrato, sed Siegfried akuzis lin pri perfido kaj hipokriteco. La heroo antaŭdiris la morton de Gunther kaj la detruon de lia regno.
Kriemhild sciis ke lia frato estis implikita en la morto de ŝia edzo, sed ili estis akordigitaj laŭ la konsilo de Hagen, nur ĉar Hagen volis la legendan Nibelungan trezoron alportita al Worms. Kiam Kriemhild komencis fordoni la trezoron, tio iritis Hagen, kiu estis determinita ŝteli ŝian trezoron. Gunther sciis pri la plano de Hagen, sed rigardis aliloke. Por certigi ke Kriemhild ne povus uzi la trezoron, Hagen sinkigis la trezoron en la riveron Rejno. Sed poste en la poemo, ĉiuj tri fratoj sciis la lokon de la trezoro, kaj ili ĵuris ne malkaŝi ĝian lokon dum unu el la reĝoj ankoraŭ vivas.
Hagen estis kontraŭ la geedzeco inter Kriemhild kaj Etzel, la reĝo de Hungario. Hagen timis ke Kriemhild havus potencajn aliancanojn kiuj detruus lin kaj la fratojn. Gunther kaj liaj fratoj forĵetis la aserton de Hagen kaj aprovis la geedzecon.
Kiam Etzel invitis Gunther kaj liajn fratojn al mezsomera festo, Hagen estis kontraŭ la vizito. Ili ne estus konvinkitaj de ne viziti sian fratinon. Do Hagen decidis akompani la fratojn kun armita eskortanto.
Post ilia alveno ĉe la ĉefurbo de Etzel, Gunther ekkomprenis ke lia fratino konspiras mortigi Hagen, kaj eĉ alporti detruon sur ŝiajn fratojn kaj popolon. Hagen ekscitis la situacion kiam li mortigis Ortlieb, la filon de Etzel kaj Kriemhild. Kiam batalado eksplodis inter Hagen kaj la hunaj militistoj, li kaj liaj fratoj ne havis elekton ol batali kun la sieĝitaj militistoj.
Gunther kaj liaj militistoj sukcesis forpeli siajn atakantojn. Dietrich kaj Rudiger, kune kun siaj retenantoj, provis resti neŭtralaj. Tamen, Rudiger malvolonte estis tirita en la konflikton pro sia promeso al Kriemhild kaj sia fideleco al Etzel. La frato de Gunther, Gernot, kaj Rudiger mortigis unu la alian en la batalado.
La viroj de Dietrich (Amelungoj) estis tiritaj en konflikton kiam ili iris rehavi la korpon de Rudiger por enterigo. Volker, burgunda menestrelo, provokis la Amelungojn al batalo. La plej juna frato de Gunther, Giselher, estis mortigita, kaj tio elviŝis ambaŭ flankojn. Nur Hildebrand postvivis sur la ameluunga flanko, dum la solaj postvivantoj sur la burgunda flanko estis Gunther kaj Hagen.
Dietrich tiam fariĝis implikita en la batalado kontraŭ Gunther kaj Hagen. Dietrich ofertis al ili sekuran vojon se ili kapitulacus, kion Gunther kaj Hagen rifuzis, ĉar ili estus markitaj kiel malkuraĝuloj. Dietrich unue superfortis Hagen, tiam Gunther; ili estis ligitaj kaj liveritaj al Kriemhild.
Kriemhild estis feliĉa nun ke ŝi gajnus sian venĝon pro la morto de sia unua edzo, Siegfried. Dietrich petis ŝin ŝpari ilin, antaŭ ol li lasis ŝin sola kun la kaptitoj por alporti Etzel. Gunther estis mortigita; lia senkapa kapo estis alportita al Hagen, kiam Hagen defie rifuzis malkaŝi la lokon de ŝia trezoro. Kiam Hagen ankoraŭ rifuzis, ŝi mortigis Hagen per la glavo de Siegfried, Balmung. Hildebrand ekzekutis Kriemhild pro mortigo de Hagen.
Malsame al en la Nibelungenlied, la Völsunga saga kaj Thiðrekssaga diris ke Gunnar (Gunther) estis mortigita en la serpenta puto. En la Völsunga saga, Gunther estis la lasta mortonta, sed estis Atli (Etzel) kiu ordonis lian morton kiam li rifuzis malkaŝi la lokon de la trezoro. En la Thiðrekssaga, la sama afero okazis kiel en la Nibelungenlied, kaptita de Thidreks (Dietrich), sed estis Giselher kiu estis la lasta mortonta.


