Nordĝermanaj herooj 2
Nordĝermanaj herooj 2 havas artikolojn pri herooj, kiuj ne estas ligitaj al la Volsunga-Nibelunga ciklo. Plejparto de la karakteroj en tiu paĝo estas la Skioldungoj (Skjoldungoj).
La Skioldungoj estis konataj kiel la Scyldingoj en la anglosaksa poemo Beowulf. La Skioldungoj estis parto de la reĝa dinastio de Danio.
Notu, ke kun la Skjodunga familio ne ekzistas klaraj aŭ precizaj rilatoj inter la membroj, kaj tio kaŭzas iom da konfuzo en la genealogio. Ekzistas 3 ĉefaj tradicioj: la norvega kaj islanda tradicio, la dana tradicio kaj la malnovangla (anglosaksa) tradicio. Unu karaktero en unu tradicio eble havas malsamajn gepatrojn, gefratojn aŭ infanojn en alia tradicio.
Ĉar la Skjoldunga genealogio eble malsamas de unu tradicio al alia, iuj el la artikoloj notos la diferencojn kiam ili ekzistas.
La ĉefaj fontoj por la norvegaj kaj islandaj tradicioj:
- Proza Eddao, de Snorri Sturluson.
- Heimskringla (inkluzive de la Ynglinga-sago) de Snorri Sturluson.
- Grottasong («Kanto de la Manmuelilo» Grotti).
- Hrolfs saga Kraka.
La dana tradicio:
- Gesta, de Saksso Gramatiko.
- Skjoldunga-sago (latina resumo).
Malnovangla tradicio:
- Beowulf.
- Widsith
| Eddao Islanda | Hrolfs saga Kraka Islanda | Skioldunga-sago Dana/latina | Gesta Danorum Dana/latina | Beowulf Malnovangla |
| Adils, Aðíls | Adils | Adillus | Athislus | Eadgils |
| Bodvar Bjarki; Bödvarr | Bodvarus | Biarco | Beowulf? | |
| Frodi | Frodi, Fróði | Frodo | Frotho, Fronde | Froda |
| Halfdan | Halfdan, Hálfdan | Halfdanus | Halfdanus | Healfdene |
| Helgi | Helgi | Helgo | Helgo | Hālga |
| Hróarr (Hroar) | Roas | Roe, Ro | Hrōðgār (Hrothgar) | |
| Hrolf Kraki | Hrolf Kraki; Hrólfr | Rolfo Krake | Roluo Krake | Hrōðulf (Hrothulf) |
| Olof | Thora | |||
| Skiold | Skiold, Skjöldr | Skioldus | Skioldus | Scyld Scefing |
| Yrsa | Yrsa | Yrsa | Vrse | Yrse |





