Frodi
Reĝo de Danio. Laŭ islanda tradicio, precipe el la Poezia Eddao kaj Proza Eddao, la regado de Frodi markis periodon de paco en la nordaj regnoj.
Laŭ ambaŭ islandaj Poezia Eddao (precipe la Grottasong) kaj Proza Eddao, Frodi estis filo de Fridleif, do li ofte estis nomita Fridleifsson, kaj li estis la nepo de Skiold, fondinto de la dana reĝa domo sur la insulo Zealand. Kaj en la Ynglinga-sago Snorri skribis, ke Frodi estis filo de Dan, kaj patro de Halfdan kaj Fridleif; tio kontraŭdiras la Prozan Eddaon, en kiu Snorri diras, ke Fridleif estis la patro de Frodi. Kaj en la Hrolfs saga Kraka ne estas konate, kiu estis lia patro, kaj Halfdan estis lia frato. Ne estas mencioj de filo aŭ filino, do oni povus supozi, ke li mortis seninfana.
Aliflanke, en la Skjoldunga-sago, Frodi estis nomita Frodo. Li estis la filo de Ingialldus kaj la patro de Halfdanus (Halfdan).
Kaj Saksso nomis Frodi kiel Frode, filo de Hadding kaj Hardgrep, filino de Wagnhofde. Frode havis du fratinojn, Swanhwid kaj Ulfhild. Frode estis la patro de Ro (Hror) kaj Helge.
En la Hrolfs saga Kraka, lia frato Halfdan estis reĝo de Danio; Frodi murdis sian fraton por gajni la tronon. Frodi montriĝis tirano. Li serĉis malsukcese asasini la filojn de Halfdan, Helgi kaj Hroar. Liaj junaj nevoj ekbruligis lian palacon, kaj Frodi estis mortigita.
En Grottasong, edda poemo, ne estas indiko, ke Frodi murdis sian fraton por gajni la danan tronon. Lia regado estis markita de longa periodo de paco en la Nordo, kie ne estis milito kaj murdo. Laŭ Snorri (en la Ynglinga-sago), li estis nomita Frode Mikellati.



