Bodvar Bjarki
Ĉampiono de Hrolf Kraki.
Plej multe de tio, kion ni scias pri Bodvar, venas el la Hrolfs saga Kraka, rakonto pri la Skjoldunga dinastio, kie li elstare aperis kiel ĉampiono de Hrolf, la reĝo de Danio. Tamen li aperis ankaŭ en aliaj versioj.
Bodvar estas la karaktero plej proksima al la heroo Beowulf el la malnovangla poemo Beowulf. Tamen ekzistas pluraj diferencoj. Beowulf estis filo de Ecgtheow kaj sennoma filino de reĝo Hrethel de la Geatoj. Ecgtheow apartenis al familio konata kiel la Waegmundingoj. En Beowulf, Beowulf (Bodvar) estis la ĉampiono de Hrothgar (Hroar), ne de Hrothulf (Hrolf), dum en Hrolfs saga Kraka kaj en plejparto de alia literaturo Bodvar estis ĉampiono de Hrolf kaj havis nenion komunan kun Hroar.
Laŭ la Hrolfs saga, Bodvar estis filo de Bjorn kaj Bera; li estis ankaŭ frato de Elk-Frodi kaj Thorir Hunda-Piedo. La patro de Bjorn, Hring, estis reĝo de Uppdales. En Beowulf la heroo ne havis fratojn.
Bodvar, kune kun reĝo Hrolf kaj la aliaj ĉampionoj de Hrolf, estis mortigita en la batalo kontraŭ Skuld kaj Hjorvard.


