Beowulf
Beowulf estis la geata heroo de la malnovangla (anglosaksa) poemo titolita Beowulf. La datigo de la poemo fariĝis temo de debato, ĉar la poemo postvivis en unu sola manuskripto el la 11-a jarcento, tamen la kompono sugestis multe pli fruan daton. La proponitaj datoj varias inter la 7-a jarcento kaj la 10-a jarcento, dum la tempo kiam la malnovangla lingvo de la anglosaksa dialekto estis parolata.
Beowulf estis la filo de Ecgtheow kaj la sen nomo filino de Hrethel. Beowulf estis edukita de Hrethel, reĝo de Geatlando. Beowulf fariĝis tano de sia onklo Hygelac, kiu fariĝis reĝo post la morto de la dua frato de Hygelac.
Lia nomo sugestas, ke ĝi povas signifi «urso». Kiel urso, li povis dispremi sian malamikon. Li mortigis frankan militiston, Dæghrefn, en ursa brakumo. Beowulf estis konata pro sia potenca teno, kiel ĝi montriĝis kiam li batalis kontraŭ Grendel. La poemo montras la heroon kiel la plej fortan kaj kuraĝan viron en la mondo.
Beowulf iris al Heorot sur la insulo Zelando por helpi la danan reĝon Hrothgar liberigi lin de la monstro Grendel, kiu mortigadis la tanojn kaj militistojn de Hrothgar.
Post lia batalo kun Grendel, Beowulf estis komparita kun la norsa heroo Sigmund (Sigemund en la Beowulf), kiu estis mortiginto de drakoj en tiu poemo (sed ne en la norsa mito).
Hrothgar rekompensis Beowulfon per multaj donacoj, post mortigi Grendelon kaj la patrinon de la monstro. Hrothgar eĉ adoptus Beowulfon kaj farus la heroon sian posteulon, se lia edzino ne konvinkus lin permesi al iliaj filoj heredi la regnon.
La poemo ofte nomis lin saĝa aŭ saĝula, sed por modernaj fakuloj li estis pli rapida kaj senpripensa. En sia juneco estis kompreneble, ke li estis senpripensa kiam li havis neniun respondecon, krom gajni gloron per heroeco. Sed kvindek jarojn post mortigi Grendelon, li estis reĝo, kaj reganto havas devon al sia popolo kaj regno. Vera reĝo ne entreprenus tian taskon. Nu, fakte estis neniu sufiĉe kuraĝa por ĉasi drakon. Beowulf ankoraŭ estis senpripensa, volanta batali kontraŭ la drako sen helpo, sed lia morto verŝajne alportis ruinon al sia popolo.
La Geatoj antaŭe batalis du militojn, unu kontraŭ la Frizoj, kaj poste alian kontraŭ la Svedoj. Kun lia morto, la iama malamikoj de la Geatoj verŝajne atakus lian regnon, kiam ili scius, ke li estas morta. Ne estas dubo pri la kuraĝo de Beowulf sur la batalkampo kaj batalado kontraŭ monstroj, kvankam mi dubis la saĝon de alfronti malamikojn sen armiloj. Li savis sian popolon de la drako, nur por oferi sian tutan regnon al malamikaj najbaroj. Do kiel vi povas vidi, li estis malpli ol saĝa reĝo.




