Grendelo
Grendelo kaj lia patrino estis ia speco de homecaj estaĵoj, kiuj ekzistis ekde la tempo kiam Dio punis Kainon pro la murdo de lia frato Habelo, aludante al pasaĵoj el la Genezo en la Malnova Testamento de la Biblio.
La priskribo de Grendelo (kaj lia patrino) variis grandskale, kaj neniam klariĝis, kio ili vere estis. Grendelo estis nomita demono, giganto, mara estaĵo aŭ simple monstro. Ofte, modernaj sciencistoj kaj artistoj prezentis Grendelon kiel grandan goblinon, trolon aŭ ogron kun longaj, potencaj brakoj.
Grendelo kaj lia patrino loĝis en subakva kavo de lago aŭ marĉo, proksime de la halo nomata Heorot, konstruita de la dana reĝo Hrothgaro. Grendelo kutime eliris el sia kavo nokte kaj mortigis siajn nekonsciajn viktimojn dum ili dormis. Grendelo ĝuis la mortigon kaj formanĝadon de homa karno, poste trinkante ilian sangon.
Grendelo daŭrigis mortigi kaj manĝi la popolon de Hrothgaro dum dek du jaroj. Kvankam Hrothgaro batalis kontraŭ la monstro, lia armilo estis senutila kontraŭ la monstro pro ia malluma magio, kiu faris la estaĵon nevundebla per armiloj.
La geata heroo Beowulfo batalis kontraŭ Grendelo sen armilo, fidanta je sia supernatura forto kaj potenca preno. Beowulfo mortige vundis Grendelon ŝirante la brakon de la monstro de lia ŝultro. Grendelo fuĝis reen al sia subtera kavo, kie li mortis.
La sekvan nokton, la patrino de Grendelo funebris pri la morto de sia filo, poste iris al Heorot kaj mortigis unu el laianoj de Hrothgaro por venĝi. Beowulfo iris al la kavo de Grendelo en la subtera volba halo por mortigi la patrinon de Grendelo. Beowulfo batalis kontraŭ la patrino de Grendelo, mortigante ŝin per la glavo, kiun li trovis; la klingo estis farita de giganto. Beowulfo dehakis ŝian kapon per ĝi.
