Fafniro

Norse

Drako. Fafniro estis la filo de Hreidmaro, kaj frato de Regino kaj Otero.

Origine, Fafniro estis homo, kiu kapablis metamorfoziĝi. Fafniro akiris posedon de la trezoro post kiam li mortigis sian patron. Li forpelis sian fraton (Reginon) per tio, ke li transformis sin en drakon.

Fafniro

Fafniro
Giovanni Caselli
Ilustraĵo, 1978

La heroo Sigurdo mortigis Fafniron. Ĉar la sango kaj koro de Fafniro enhavis magiajn ecojn, Sigurdo manĝis lian koron. Tio donis al li pli grandan forton, kaj la sango ebligis al li kompreni la lingvon de la birdoj.

(Vidu Elaĉeto de Otero kaj Sigurdo, la Pereo de Fafniro en la Völsunga Saga, por la plena rakonto).

Laŭ la norvega Thidrekssaga kaj aliaj germanaj epopeoj, la drako, kiun Sigurdo aŭ Sigfrido mortigis, nomiĝis Regino, dum la homa frato de la drako estis forĝisto nomata Mimiro. La nomo Fafniro estis preterlasita en tiuj rakontoj.

Kreita: 1999-Aŭgusto-27

Modifita: 2024-Majo-12