Gunnar
Reĝo de Burgundio. Gunnar estis la filo de Giuki (Gjúki) kaj Grimhild. Li estis la frato de Hogni, Guttorm kaj Gudrun. Li sukcedis sian patron je la morto de Giuki.
Sigurdo kaj Gunnar ĵuris fratecan ĵuron kiam ili renkontiĝis. Sigurdo helpis Gunnaron gajni plurajn militojn. Sigurdo edziĝis al la fratino de Gunnar, Gudrun. Kiam venis la tempo por li edziĝi, Gunnar volis edziĝi al Brynhild, valkirio kiu dormis ene de Fajroringo ĝis heroo venos kaj vekos ŝin. Gunnar provis kelkfoje rajdi trae, sed li ne povis rajdigi sian ĉevalon tra la fajro. (Laŭ la Proza Edda la ĉevalo de Gunnar estis Goti.) Li petis Sigurdon preni lian lokon. Ili interŝanĝis aspektojn per la magio de lia patrino; Sigurdo rajdis tra la fajro kaj gajnis la manon de Brynhild por li.

Gunnar ludanta harpon per la piedfingro en serpentfosaĵo
Ligna ĉizado sur la pordfostoj
en la preĝejo de Hylestad, Setesdal, Norvegio
Post ilia mallonga geedzeco Brynhild eksciis kiu fakte rajdis tra la fajro por gajni ŝin. Lia kolerega edzino mensogis al Gunnar kaj trompis lin por ke Sigurdo estu mortigita. Gunnar ne povis mortigi Sigurdon pro sia ĵuro. Lia frato Guttorm tamen mortige vundis Sigurdon.
Je la morto de Sigurdo Brynhild malkaŝis al li ke ŝi mensogis. Ĉe la funebro de Sigurdo Brynhild ankaŭ malkaŝis ke ŝi neniam amis iun krom Sigurdo, kaj sinmortigis. Gunnar ne havis elekton ol bruligi la korpon de sia edzino sur la funebra brulŝtiparo de Sigurdo, kiam Brynhild petis lastan favoron de li.
Post la morto de Sigurdo kaj Brynhild, Gunnar kaj lia frato Hogni tenis la trezoron de Sigurdo por si. Poste Gunnar edziĝis al Glaumvor. Gunnar provis konsoli sian fratinon, kiu forkuris por resti ĉe la kortego de la duonpatro de Sigurdo. Kiam Gudrun rifuzis reveni hejmen kun ili, ilia patrino donis al Gudrun trinkaĵon por ke ŝi forgesu Sigurdon. Kiam la frato de Brynhild petis ŝian manon en geedzeco, li edzinigis Gudrun al Atli.
Tiu geedzeco kaŭzus lian morton. Atli, kiu sciis ke Gunnar havis la trezoron de Sigurdo, embuskis la Giukingojn (Niflungojn) dum ilia vizito. Li kaj Hogni estis kaptitaj. Kiam li ne malkaŝus la lokon kie ili kaŝis la trezoron, Atli ĵetis lin en fosaĵon da venenaj serpentoj. Tamen Gudrun ĵetis harpon al li. Ankoraŭ ligita en ĉenoj, Gunnar ludis la harpon per siaj piedfingroj tiel bone ke la muziko kaŭzis ke ĉiuj krom unu serpento endormiĝis. Tiu lasta vipuro mortigis lin.
En ĝermana literaturo Gunnar estis identigita kiel Gunther, Nibelungo (Burgundio).
Gunnar ankaŭ aperis kiel historia figuro, Guntharius (Gundicaricus), filo de Gibica. Guntharius estis burgunda reĝo kiu establis regnon kun sia ĉefurbo en Worms. Guntharius mortis en batalo kontraŭ la hunoj en 437 p.K.
Rilataj informoj
Nomo
Gunnarr Gjúkason.
Gunnar, Gunnarr – «Militisto» (norda).
Gunther, Gundahar, aŭ Guntharius (ĝermana).
Gundicar, Gundicarius (historia).
Domo (dinastio)
Burgundio:
Niflungoj (posteuloj de Nefir aŭ Niflung),
Nibelungoj (ĝermanaj posteuloj de Nibelung).
Giukingoj (infanoj de Giuki).


