Dioniziaj misteroj
Dionizio aŭ la Dioniziaj misteroj estis establitaj tra la greka mondo. Dionizo (Διόνυσος) estis la greka dio de vino, kaj ankaŭ la dio de fekundeco, kiel vegetaĵaro kaj la fruktodoneco de la vinberujo.
En la diversaj fontoj de la mitoj de Dionizo, la vinodio havis multajn sekvantojn, inkluzive de satiroj, nimfoj kaj virinoj el la lokaj komunumoj.
La virinaj sekvantoj estis konataj kiel la Menadoj aŭ Μαινάδες «frenezaj virinoj» aŭ Baĥantinoj (aŭ Baĥae) «virinoj de Baĥo». Ili estis reprezentitaj en arto kiel vestitaj en cervido-haŭtoj kaj portantaj kronojn ĉirkaŭ la kapoj. Ili ankaŭ portis la tirsiojn, bastonon kiu eble havis hederajn foliojn aŭ pino-konusojn sur unu fino kiu povus esti uzata kiel armilo.
La sekvantoj kutime estis implikitaj en trinkado de vino, kantado (aŭ ululado kiel sovaĝaj bestoj) kaj sovaĝa, ekstaza dancado. Oni ĝenerale kredas ke parto de la iniciigo al la kulto implikis seksan agadon.
La ĉefa rolo de Dionizo estis tiu de vinodio. Kiel ni ĉiuj scias, troa trinkado forigas inhibiciojn kaj kaŭzas ebrion. Ebrio estis speco de ekstaza frenezo.
Frenezo ludis rolon en la vivo de Dionizo, ĉu li suferis pro ĝi pro sia duonpatrino Hero, aŭ li infliktis ĝin al iu ajn kiu persekutis aŭ lin aŭ liajn sekvantojn.
Tiuj virinoj kiuj rifuzis aliĝi al la festado estis punitaj, kutime afliktitaj per frenezo, kiel en la kazo de la onklinoj de Dionizo, aŭ la filinoj de Minias.
La patroj kaj edzoj ofte estis ĝenitaj de la partopreno de la virinoj en la baĥaj ritoj, sed ili ne intervenis pro la timo de la dio aŭ la perforto kiun la virinaj sekvantoj farus, kiel montriĝas en pluraj okazaĵoj en mitoj.
Kelkaj el la viroj mortigitaj estis de la menadoj, precipe Penteo kaj Orfeo; ili estis disŝiritaj. Viroj ankaŭ estis afliktitaj per frenezo, por tiuj kiuj provis interveni. Dionizo eble punis la virojn per impotenco, kio okazis en Ateno.
La timo esti punita per frenezo aŭ esti disŝirita de sekvantoj ankoraŭ estis evidenta dum historiaj tempoj en antikva Grekio kaj la helenaj regnoj.
(La disŝirado de la membroj de iliaj viktimoj havis alian specialan gravecon en la Orfeaj misteroj. Laŭ orfea mito, Dionizo, aŭ Zagreo kiel li estis konata al la neoplatonistoj, estis disŝirita kaj formanĝita de la malbonaj Titanidoj. Sed Dionizo renaskiĝis kiel la filo de Semele. Pli da detaloj pri tio troveblas en la Orfeaj misteroj kaj la Orfea kreado.)
Kio estas ĝenerale konata pri la Dioniziaj misteroj estas la famaj festoj, kiel la Granda Dionizio, Malgranda aŭ Kampara Dionizio, Osĥoforio kaj la Antesterio. Tiuj festoj kutime implikis vintrinkadon, seksajn orgiojn kaj ĥoran kantadon. Unue tiuj festoj estis partoprenataj nur de la iniciigitoj, sed poste ili estis malfermitaj al ĉiuj homoj.
Vidu Grekaj festoj, Tesmoforio por mallonga priskribo de la festo.
La romianoj nomis la dioniziajn kultojn Baĥanalio, kaj la romianoj nomis la vinodion Baĥo aŭ Liber. La kulto estis alportita al Romo el la grekaj kolonioj en suda Italio.
Kiam tiuj kultoj fariĝis publikaj, la romianoj estis tiel ŝokitaj de la ebria festado kaj la orgioj kiuj okazis ĉe la festoj ke la Romia Senato provis malpermesi ilin.





