Kibelo
Kibelo aŭ Kybele, konata kiel la Granda Patrino de la Dioj, estis diino de frigia origino el nordokcidento de Malgranda Azio. Kibelo esence estis patrina diino. Ŝi ankaŭ estis konata per aliaj nomoj, kiel Agdistis kaj Dindimene.
Iuj asocius Kibelon kun la Titanino Rea (konata kiel Ops de la romanoj), kunulino de Krono kaj patrino de Zeŭso.
La mito de Kibelo troviĝas en la paĝo Patrinaj diinoj.
La grekoj loĝantaj laŭ la okcidentaj marbordoj de Malgranda Azio nature eniris kontakton kun Kibelo jam en la malfrua 6-a jarcento a.K. Kvankam nenia nomo estis donita en la Homera himno al la Patrino de la Dioj, oni kredas, ke tiu diino estis Kibelo. Ŝia kunulo Atiso kutime estis adorata kun ŝi.
Ŝiaj pastroj (galli) kastris sin en honoro de Atiso antaŭ ol ili povis servi ŝin en ŝia templo. Ŝiaj festoj estis tenataj la 15–27-an de marto kaj la 4-an de aprilo. La pinarboj estis sanktaj al kaj Kibelo kaj Atiso.
Ŝia kulto atingis Romon iam dum la 3-a jarcento a.K. Ŝia kulto atingis novan pinton dum la frua romia Imperio. Dum la milito kontraŭ la kartaga armeo en la dua Punika milito, Romo alportis la adoro de Kibelo el la Oriento ĉar ili kredis, ke profetaĵo indikis, ke la romanoj nur atingos venkon kontraŭ Hanibalo se ili konstruos templon al Kibelo kaj instalos la sanktan ŝtonon en ŝia nova sanktejo. La misteroj de Kibelo restis popularaj tra la plimulto de la romiaj imperiaj tempoj.







