Atiso
Frigia vegetaĵa dio. Atiso estis la filo de Nana, filino de la riverdio Sangario.
Nana gravediĝis kiam migdalo falis en ŝian sinon. La migdalo venis de arbo, kiu origine estis la detranĉita vira genitro de hermafrodita estaĵo. Tiu estaĵo, nun kun nur inaj genitroj, fariĝis la patrina diino Kibelo.
Nana ne povis klarigi la miraklon de naski filon, do ŝi elmetis la bebon en la sovaĝejo, sed ĝi estis savita suĉante kaprinon.
Kiam Atiso kreskis kaj fariĝis juna viro, lia beleco estis rimarkita de Kibelo. Ŝi enamiĝis al la bela junulo, sed li ne konsciis pri la amo de la diino al li. Atiso fianĉiĝis kun princino el la regno de Pesinunto. En ĵaluza kolero Kibelo frenezigis kaj Atison kaj la reĝon. En sia freneza furiozo ili kastris sin sur la pinarboj kaj sangis al morto.
En pli frua legendo sovaga apro mortigis Atison. Aŭ Atiso fariĝis pinarbo aŭ li estis enterigita ĉe Agdus en Pesinunto.
Atiso ofte estis vidita kiel la kunulo de Kibelo kaj vegetaĵa dio, kiu estis celebrata kun Kibelo en ŝia festo. La galli, kiuj estis fideluloj de Kibelo, dancis en stato de frenezeco antaŭ ol ili kastris sin, ŝajne por komemori la morton de Atiso.


