Iziso
Egiptio estis alia provinco aldonita al la imperio de Aleksandro; Egiptio estis politeisma en siaj kredoj. El ĉiuj egiptaj dioj, la patrina diino Iziso estis la plej populara por tiuj ekster Egiptio, precipe inter la grekoj, la makedonoj kaj la romanoj.
Ŝia vera egipta nomo estis aŭ Aset aŭ Eset. Iziso fakte estis transliterumo de ŝia egipta nomo fare de la grekoj aŭ makedonoj. Ŝi dividis iujn el la atributoj de Hathor, la egipta diino de amo kaj fekundeco. La grekoj ankaŭ identigis Izison kun Demetro kaj Afrodito.
Laŭ la mito de Apolodoro pri Io, kiam la herooino edziniĝis al Telegono, reĝo de Egiptio, ŝi starigis statuon al Demetro, kiu estis nomita Iziso. Strange, la egiptoj ankaŭ nomis Ion Iziso.
Iziso estis diino kun multaj funkcioj kaj potencoj. Ŝi estis la patrina diino kaj la diino de fekundeco. Iziso ankaŭ estis la diino de resanigo kaj magio.
Iziso estis la filino de Geb (dio de la tero) kaj Nut (la ĉieldiino), kaj la fratino de Oziriso, Neftiso kaj Seto. Iziso edziniĝis al sia frato Oziriso kaj fariĝis lia kunulino.
Ŝia alia frato, Seto, murdis ŝian edzon/fraton, distranĉante la korpon de Oziriso en pecojn antaŭ ol ĵeti ilin en la Nilon. Neftiso helpis Izison kolekti la pecojn de la korpo de sia frato kaj enterigi ilin, krom lia faluso. Per sia magio Iziso konservis la ankoraŭ potenca faluson. Ŝi gravediĝis de la semo de la faluso de Oziriso kaj naskis la sunodion Horuso.
Timante pro sia filo, Iziso kaŝis Horuson ĝis li atingis adultecon. Horuso alfrontis kaj batalis kontraŭ Seto, ĝis la pli juna dio venkis sian onklon.
En ŝia mistera kulto, ŝia edzo/frato Oziriso kaj ŝia filo Horuso dividis la honorojn esti adorataj kune kun ŝi.






