Goídel Glas

Celtic

Praulo de la Milezianoj. Goídel Glas estis la filo de Niúl, filo de Fénius Farsaid, kaj de Scota, filino de la egipta faraono. (Vidu genealogion de la Antaŭ-Milezianoj.)

La rakonto pri la prauloj de Míl, kiel rakontita en la Lebor Gabála (aŭ Libro de Invadoj), miksiĝas kun la Biblio, kun Genezo kaj Eliro. Laŭ tiu rakonto, la patra avo de Goídel Glas, Fénius Farsaid, estis la filo de Jafet kaj la nepo de Noa. Fénius vivis tra la disiĝo de la lingvoj, dum la Turo de Babel (Genezo 11). Fénius migris al la rusaj stepoj, en la regiono de Skitio, kie li iĝis reĝo. Oni ankaŭ faris Fénius samtempulon de Moseo (kio farus lin ridinde pli aĝa ol iu ajn en la Biblio!)

La filo de Fénius migris al Egipto, kie li edziĝis kun la filino de la faraono, Scota (ne konfuzi kun alia Scota kiu edziĝis kun Míl). Ili iĝis la gepatroj de Goídel.

Kiam Goídel estis ankoraŭ bebo, li preskaŭ mortis pro veneno de serpentmordo. Estis Moseo kiu savis kaj resanigis Goídel per tuŝo de la bebo per sia bastono. Estis Moseo kiu donis al Goídel la epiteton Glas, kiu signifas «verda», ĉar la venena mordo lasis verdan markon sur la bebo. Moseo ankaŭ antaŭdiris ke la posteuloj de Goídel iam loĝos en la tero kie ne estis serpentoj (evidente aludo al Irlando).

Laŭ la instruo de sia avo, Goídel respondecis pri la kreado de la goidelaj aŭ gaelaj lingvoj, inkluzive de irlanda, skota kaj manksa.

Rilataj Informoj

Nomo

Goídel, Goidel, Gael.

Goídel Glas.

Eponimo

Goídel - Gaeloj.

Rilataj Artikoloj

Kreita: 1999-Novembro-8

Modifita: 2024-Majo-3