Groa
Sorĉistino kaj sibilo. Groa estis la edzino de Aurvandil la Kuraĝa.
Ŝi aperis en la Proza Eddao, en la mito kie Toro batalis kontraŭ la giganto Hrungnir. Kvankam Toro mortigis la giganton per la Mjollnir, peco de la akriga ŝtono de Hrungnir restis en la kapo de Toro.
Groa uzis sian magion por forigi la pecon de la akriga ŝtono, sed la dankema Toro distraitis la sorĉistinon per novaĵo pri la loko de ŝia edzo.
Toro helpis Aurvandil transiri frostigantan riveron de la Elivagar, kiun la dio portis en korbo, sed unu el la piedfingroj de Aurvandil frostis en glacion kiam lia piedo trempiĝis en la akvon. Toro rompis la piedfingron kaj ĵetis ĝin en la ĉielon, kie ĝi fariĝis stelo. Toro diris al Groa, ke Aurvandil nun estas ĉe ŝia hejmo.
La sorĉo de Groa malsukcesis pro la distraita novaĵo, do la akriga ŝtono fariĝis permanente fiksita en la kapo de Toro.
Vidu Giganto de argilo.
Laŭ la poemo Gróugaldr, Groa estis la patrino de la heroo Svipdag (Svebdegg). Ŝia filo uzis sorĉon por levi ŝin el ŝia tombo, por ke Svipdag lernu kiel sukcese svati la belan Menglöd, kiun li devis gajni en danĝera serĉo. La rakonto de la serĉo de Svipdag por Menglöd troviĝas en alia poemo nomita Fjölsvinnsmál. Svipdag trovis Menglöd en kastelo sur monotopo, kie ŝi estis ĉirkaŭita de ringo de flamo kaj gardata de giganto nomita Fjolsvinn.
Rilataj informoj
Fontoj
Skáldskaparmál, el la Proza Eddao, skribita de Snorri Sturluson.
La poemoj Gróugaldr kaj Fjölsvinnsmál estas kolektive konataj kiel Svipdagsmál.
Gesta Danorum estis skribita de Saksso Gramatiko.


