Hrungniro
Hrungniro estis giganto el Griotunagardar, limregiono de Gigantlando. Li estis konsiderata la plej forta giganto en la mondo. Lia kapo kaj koro estis faritaj el ŝtono.
Hrungniro posedis ĉevalon nomatan Gullfaxi (“Ora Kolharo”), la plej rapida ĉevalo en Gigantlando, sed Odino fanfaronis, ke lia ĉevalo (Sleipnir) estis pli bona.
Tio kondukis al tio, ke Hrungniro deklaris, ke li translokigos Valhalon al Jötunheim, kaj detruos Asgardon kaj ĉiujn Aesirajn diojn krom Freyja kaj Sifo, kiujn li prenos kiel siaj kromvirinoj.
Toro defiis lin al duelo, sed Hrungniro venis al Asgardo senarmila. Hrungniro diris al Toro, ke li renkontu lin ĉe Griotunagardar. La aliaj gigantoj kreis giganton el argilo, kiun ili nomis Mokkurkalfi. Ili esperis uzi Mokkurkalfi por timigi Toron per ĝia enorma grandeco; Mokkurkalfi staris naŭ leŭgojn alta kaj tri leŭgojn larĝa.
Armita per granda fajlŝtono, li ĵetis ĝin al Toro. Tamen la Mjollnir de Toro rompis la fajlŝtonon duone, sed unu el la pecoj enfiksiĝis en la kapon de Toro. Mjollnir frakasis la ŝtonan kapon de Hrungniro, kaj li falis morta sur la kolon de Toro.
Toro ne povis puŝi Hrungniron for de si, sed Magni forigis la korpon de Hrungniro de lia patro. Toro donis Gullfaxi al Magni.
Vidu Argila Giganto por pliaj detaloj.
