Thrymo
Giganto. Thrymo (“krako”) estis la reganto de la gigantoj en Jotunhejmo (Gigantlando). Li ŝtelis Mjolniron, la magian martelon de Toro. Loki eksciis de la gigantoj, ke Thrymo redonus la martelon al Toro, se li rajtus edziĝi kun Freyja. Estis Toro, kiu vestis sin per novedzina robo kaj iris al Jotunhejmo, anstataŭ Freyja.
Dum la festeno, Thrymo kaj la aliaj gigantoj estis mirigitaj, kiam ili vidis, ke la novedzino de Thrymo (Toro) manĝis bovon, ok salmojn kaj trinkis tri grandajn tankardojn da mielo. Loki elpensis stultan pretekston, dirante al Thrymo, ke Freyja ne manĝis dum ok tagoj, ĉar ŝi estis tro ekscitita edziniĝi kun la reĝo de gigantoj. Kiam Thrymo subrigardis sub la vualon de sia novedzino, la giganto estis surprizita de la fajro en la okuloj de Freyja (Toro). Denove Thrymo postulis klarigon de Loki; Loki respondis, ke Freyja estis simple ekscitita pro la geedziĝo.
Kiam Thrymo venigis la martelon kaj metis ĝin sur la sinon de sia novedzino, Toro demetis sian maskon kaj atakis Thrymon. Toro mortigis Thrymon kaj ĉiujn gigantojn ene de la halo.
Rilataj Informoj
Nomo
Thrymo – "krako".
