Ruĝiĝanta fianĉino
Antaŭ ol mi komencas tiun rakonton, mi ŝatus pardonpeti al la legantoj pro tia stulta titolo. La titolo verŝajne devus esti «Toro kaj Thrym» aŭ «Mjollnir ŝtelita» aŭ io pli taŭga. Kvankam la rakonto, mi devas konfesi, estas iom stulta ĉiuokaze.
Toro vekiĝis unu matenon kaj trovis ke iu ŝtelis Mjollnir, lian magian milit-martelon faritan de la nanoj — Brokk kaj Eiti (vidu la Donacojn de la nanoj).
Toro petis Loki helpi lin trovi Mjollnir. Loki iris al Freja por prunti ŝian plum-mantelon. La mantelo ebligis al la diino transformiĝi en falkon, do ĝi permesis al ŝi flugi.
Kiel falko Loki flugis al la regno de la giganto Jötunheim (Jotunheim). Loki eksciis ke Thrym ŝtelis kaj kaŝis Mjollnir. Thrym estis la gvidanto de la frosto-gigantoj. Thrym revenigus Mjollnir al Toro nur se li povus edziĝi al Freja.
Loki revenis al Asgard kun la novaĵo pri la postulo de Thrym. Freja, promiskua diino inter la Asinjoroj kiu kuŝis kun dioj, elfoj, homoj kaj nanoj, tamen estis indigna pro la postuloj de Thrym kaj rifuzis edziĝi al la giganto.
Estis Heimdall kiu elpensis la ideon vesti Toron en nupta robo, alivestante la tondrodion kiel Frejan. Toro irus al Jötunheim anstataŭ Freja. Loki insistis ke tio estas la plej bona plano kaj volontulis iri kun Toro kiel la falsa damo de honoro.
Toro malvolonte konsentis, ĉar li havis malmulte da elekto se li volis reakiiri Mjollnir. Ili metis nuptan vualon aŭ kapvestaĵon por kovri la vizaĝon de Toro kaj li portis la oran kolĉenon de Freja (Brisingamen) por kompletigi la aliveston.
Loki akompanis Toron al Jötunheim. Thrym bonvenigis sian novan fianĉinon al la regno. La gigantoj preparis grandan feston honore al Freja.
Dum la festo Thrym kaj la aliaj gigantoj miris ke lia fianĉino (Toro) manĝis tutan bovidon, ok salmojn kaj trinkis tri grandajn tankardojn da meodo.
Kiam Thrym postulis klarigon, la ruza damo de honoro (t.e. Loki) respondis ke Freja estis tiel ekscitita ke ŝi ne manĝis dum ok noktoj, de kiam ŝi aŭdis la novaĵon ke ŝi edziĝos al la reĝo de la gigantoj.
Thrym provis kisi sian novan fianĉinon sub la vualo. Tamen kiam la giganto ŝtelrigardis sub la vualon de la fianĉino, Thrym estis surprizita de la brulanta intenseco de ŝiaj ruĝaj okuloj. Denove Loki faris stultan ekskuzon — Freja ne dormis dum ok noktoj ĉar ŝi estis tiel fervora pri la geedzeco.
Gigantino kiu estis la fratino de Thrym alvenis, postulante oran ringon de Freja (Toro), se la diino volas edziĝi al ŝia frato. Toro konsentus nur se Thrym metus Mjollnir sur ŝian genuon. Thrym ordonis al la gigantoj preni Mjollnir kaj metis la martelon sur la genuo de sia fianĉino.
Kiam Toro rekonis sian martelon, la dio estis ekzulta pro reakiirado de la martelo. Kun Mjollnir en siaj manoj li frapis Thrymon. Toro komencis mortigi ĉiujn gigantojn en la halo, inkluzive de la fratino de Thrym.
Rilataj informoj
Fontoj
Thrymskvida («Poemo de Thrym») el la Poezia Edda.
Rilataj artikoloj
Toro, Loki, Freja, Thrym.
Brisingamen.





