Pomoj de juneco
Forrabo de Idun
Odino vojaĝis kun Loki kaj Haenir tra la sovaĝejo de montoj kaj arbaroj, sed havis malfacilaĵon trovi manĝaĵon ĝis ili renkontis bovidaron. Ili buĉis unu el la bovoj kaj ekis kuiri ĝin en tera forno. Malgraŭ ilia klopodo, la fajro ne kuirus la viandon. La dioj estis ĉagrenitaj kaj malsataj, sed estis senhelpaj.
Supre de ili granda aglo diris al ili ke li helpos ilin kuiri la viandon se li ricevos parton de la manĝo. La dioj konsentis, sed kiam la aglo prenis grandan parton de viando, Loki fariĝis kolera kaj frapis la aglon per stango. La stango trapikis la bruston de la aglo. La aglo forflugis kun Loki ankoraŭ tenante la stangon.
Loki petegis la aglon lasi lin malsupren, sed la aglo rifuzis krom se Loki ĵuras alporti la diinon Idun, gardantinon de la pomoj de juneco, el Asgardo al li. Kiel montriĝis, la granda aglo fakte estis Thiassi (Thiazi), giganto el Thrymheim. Loki ne havis elekton ol konsenti, ĉar li ne egalis la giganton.
Unu tagon, Loki diris al Idun ke li trovis iujn pomojn kiujn ŝi povus uzi. Dum Idun sekvis Lokin profunden en la arbaron, Thiassi, denove en formo de aglo, kaptis Idun kaj flugis reen al Thrymheim, kune kun la fruktokorbo de la diino.
Idun estis la gardantino de la pomoj de juneco. Tiuj specialaj pomoj estis necesaj por teni la Asirojn junaj. Sen la pomoj, la dioj kaj diinoj aĝiĝus kaj malfortiĝus.
La Asiroj en Asgardo komencis aĝiĝi tre rapide sen la pomoj de Idun. Iliaj mensoj ankaŭ komencis fariĝi malfortaj. Odino kaj la aliaj dioj sukcesis kapti Lokin kaj devigis la petolulon alporti reen Idun kaj ŝiajn pomojn, aŭ alie ili turmentus Lokin ĝis morto.
Loki ne havis elekton ol savi Idun. Pruntante la plummantelon de Freyja, Loki transformiĝis en falkon kaj flugis al Thrymheim. Estis feliĉa por Loki, ĉar Thiassi estis momente forestinta. Trovante Idun sola, Loki transformis la diinon en nukson kaj flugis reen al Asgardo kun la nukso (Idun) en sia ungego.
Thiassi tuj persekutis Lokin en sia giganta agloformo. Loki sukcesis eskapi la aglon per flugado super la muro de Asgardo. Kiam la aglo (Thiassi) provis sekvi, la Asiroj ŝaltis fajron al la plumoj de Thiassi tiel ke la aglo falis ene de la muro de Asgardo. La aliaj Asiroj mortigis Thiassi kie li falis.
Loki restarigis la formon de Idun. Idun donis pomojn al ĉiuj dioj tiel ke ili estis restarigitaj al siaj junaj aspektoj.
Skadi
La frosta gigantino, Skadi, filino de Thiassi, aŭdis pri la morto de sia patro. Ŝi tuj ekiris al Asgardo kun sia armilo por ataki la Asirojn.
Anstataŭ provi mortigi Skadi, la Asiroj provis pacigi ŝin per permesado al ŝi edziĝi al unu el la Asiroj. Ŝi devis elekti unu kiel sian edzon per elektado de la piedoj kiujn ŝi ŝatis plej. Skadi pensis ke ŝi elektis Balderon ĉar li estis la plej bela el la viraj dioj. Tamen la piedoj kiujn ŝi elektis apartenis al la iama Vanira dio Njörd (Njord).
Skadi estis malproksima de fari pacon kun la Asiroj krom se ili povus igi ŝin ridi. Do ili ligis la barbon de kaprino al la testiklo de Loki. Kiam unu aŭ la alia tirus, ambaŭ krius. Por la unua fojo en sia vivo, Skadi ridis pro tiuj petoloj.
Odino ankaŭ prenis la okulojn de ŝia patro kaj ĵetis ilin en la ĉielon por krei du novajn stelojn, por plue kompensi la morton de Thiassi.
Skadi edziĝis al Njörd, sed la geedzeco ne daŭris longe. Njörd, estante la dio de la maro, preferis loĝi proksime de la maro ĉe Noatun, dum Skadi preferis loĝi en la monta hejmo de sia patro en Thrymheim. Skadi ne ŝatis la maron, ĉar la sono de la maro kaj mevoj tenis ŝin vekita. Dume, Njörd plendis pri la ululado de la lupoj. Do ili eksedziĝis, kaj Skadi revenis al la montoj.
Skadi estis la diino de la skio kaj konata kiel la skia-sinjorino, ĉar tiel ŝi vojaĝis. Skadi ankaŭ estis lerta kun la arko kaj sagoj, kaj ĉasis bestojn en la montaro.
Skadi reedziĝis al alia Asira dio, Ull.








