Donacoj de la nanoj
Toro edziĝis al Sif, la bela diino. Sif havis belajn, longajn, orajn harojn. Ĝi estis io pri kio ŝi tre fieriĝis.
Loki, la petolema fajrodio, amis ludi praktikajn ŝercojn al la dioj. Unu nokton, Loki decidis dehaki ĉiujn harojn de Sif.
Kion Loki ne antaŭvidis estis la temperamento de Toro. Kiam Toro trovis sian edzinon plorantan pro la perdo de siaj oraj haroj, la tondrodio kaptis Lokin kaj minacis bati kaj rompi ĉiun oston en la korpo de Loki. Loki promesis al Toro anstataŭigi la belajn harojn de Sif per haroj el oro.
Loki serĉis la majstrajn nanajn metiistojn, la filojn de Ivaldi. La haroj aŭ peruko estis faritaj el delikate ŝpinita oro. La magia eco de la oraj haroj estis ke ili estis vivaj kiel realaj haroj, kiuj kreskus nature.
La filoj de Ivaldi ankaŭ kreis du aliajn bonegajn donacojn por la Asiroj. Ili kreis la neniigeblan lancon, nomatan Gungnir, por Odino. Ili ankaŭ kreis magian ŝipon por Freyr, kiu estis nomata Skidbladnir. La rimarkinda afero pri Skidbladnir estis ke ĝi estis faldebla ŝipo, kiun Freyr povis faldigi al grandeco sufiĉe malgranda por porti en sia poŝo.
Dum Loki portis la donacojn al la Asiroj, Loki renkontis aliajn du nanojn — Brokk kaj Eiti. Loki fanfaronis pri la donacoj kaj metiisteco de la filoj de Ivaldi. Loki faris veton pri sia kapo ke Brokk kaj Eiti ne povas fari tri pli bonajn donacojn ol tiuj de la filoj de Ivaldi. Brokk kaj Eiti konsentis pri la veto.
Unue, Eiti metis porkan felon en la forĝon; li diris al sia frato daŭre labori sur la balgoj, ĝis li kompletigos la laboron. Dum ili komencis labori, muŝo (Loki?) provis distri Brokk de blovi aeron en la forĝfajron, mordante la maldekstran brakon de Brokk. Brokk ignoris la muŝon kaj daŭre laboris sur la balgoj. El la felo, oraj haroj ŝprotiĝis kaj donis vivon al sovaĝa porko. La porko estis nomata Gullinbursti, «oraj haroj». La porko havis la kapablon kuri pli rapide ol iu ajn ĉevalo, tra la ĉielo aŭ super akvo. La oraj haroj certigis ke ĝi estis sufiĉe hela por vidi kien ĝi iras, eĉ en la plej malluma nokto.
Dum la dua peco de laboro, la muŝo surteriĝis ĉi-foje sur la kolon de Brokk, mordante pli forte ol antaŭe, sed Brokk ignoris la muŝon kaj daŭre laboris sur la balgoj. Eiti faris oran ringon nomatan Draupnir. La ringo havis la kapablon fari ok aliajn ringojn de la sama grandeco, ĉiun naŭan nokton.
Kiam ili laboris pri tria objekto, la muŝo nun surteriĝis inter la okuloj de Brokk, kaj mordis lian palpebron. Sango gutiĝis en lian okulon, do Brokk rapide frotis la sangon el sia okulo kaj forbatisis la muŝon, antaŭ ol li daŭrigis labori la balgojn. Eiti metis grandan pecon de fero en la forĝon kaj kreis martelon nomatan Mjollnir. Eiti diris al Brokk ke li preskaŭ ruinigis tiun laboron. La sola difekto de la martelo estis ke la tenilo estis sufiĉe mallonga.
La Mjollnir estis la plej forta armilo en la mondo. Ĝi ne malsukcesus frapi iun ajn celon, ĉu frapita aŭ ĵetita. Se la martelo estus ĵetita, ĝi ĉiam revenus al siaj manoj, post frapi sian celon.
Eiti sendis sian fraton kun la donacoj al Asgardo. Loki kaj Brokk donis la donacojn al la Asiroj. Odino, Toro kaj Freyr agis kiel juĝistoj pri la donacoj, por vidi kiu estas la plej bona el ili ĉiuj.
Loki donis la harojn aŭ perukon el oro al Sif, por pacigi la koleron de Toro kontraŭ li. La faldebla ŝipo, Skidbladnir, estis donita al Freyr, kaj Loki donis la nerezisteblan lancon (Gungnir) al Odino.
Brokk donis la porkon kun oraj haroj (Gullinbursti) al Freyr, la oran ringon (Draupnir) al Odino, kaj la Mjollnir al Toro.
La tri juĝistoj trovis ke la Mjollnir estis la plej bona donaco, ĉar ĝi donis al la persono la plej grandajn ŝancojn kontraŭ la gigantoj ĉe Ragnarök.
Perdante la veton, Loki provis fuĝi, sed estis kaptita de Toro. Odino decidis ke Loki perdi sian kapon estas iom drasta, do Brokk decidis pri malsama mezuro. Brokk sigelis la buŝon de Loki per drato.
Rilataj informoj
Fontoj
Skáldskaparmál, el la Proza Edda, estis verkita de Snorri Sturluson.






