Sif
Diino de greno kaj fekundeco(?). Ŝi estis diino kun bela ora hararo. Ne multe estas konata pri Sif. Sif eble origine estis Vanira diino, kiel la diino Freyja.
Sif estis la edzino kaj kunulino de Toro. Ŝi havis filon nomitan Ull.
Origine Sif verŝajne estis profetino konata kiel la Sibilo, kiun Snorri Sturluson menciis en la prologo de la Proza Eddao. Tiu Sibilo edziniĝis al Tror (Toro), kiun ŝi renkontis en la regno de Tracio, kiun Sturluson nomis Thrudheim. Se tio vere estas la kazo, tiam ŝi fariĝis la diino de profetado kaj divinado, kvankam en la kutima nordĝermana mitologio ŝi ne ŝajnas havi iun donacon de divinado.
Unu rakonto pri ŝi rakontas, kiel Loki fortranĉis ŝian hararon kiel praktika ŝerco. En kolero Toro estus batinta Lokin al morto, se la trompisto ne restarigus la hararon de Sif.
Loki iris al la nanoj, la filoj de Ivaldi. La nanoj faris perukon kun hararo el fajne ŝpinata oro. La magio en la peruko permesis al la oro kreski kiel natura hararo. La donaco estis nur unu el pluraj, kiujn la nanoj faris por la dioj.
Vidu Donacoj de la nanoj por la plena rakonto.
Rilataj informoj
Nomo
Sif.
Sibilo?
Rilataj artikoloj
Toro, Ull, Freyja, Loki, filoj de Ivaldi.





