Aliaj Asyniur
La sekvaj Asyniur estis menciitaj de Snorri Sturluson en la Proza Eddao. Ne multe alia estas konata pri tiuj diinoj.
Gerd Monta gigantino, kiu edziniĝis al Freyr, konata pro sia granda beleco. Por pli da detaloj, vidu Gigantoj, Gerd.
Saga Ne multe estas konata pri Saga krom ke ŝi loĝis en granda halo nomita Sokkvabekk. Ŝi eble estis la diino de profetado.
Eir Eir estis la diino de resanigo, kaj patronino de kuracistoj.
Siofn Siofn aŭ Sjofn estis la diino de amo aŭ afekcio. Ŝia nomo signifas siafni – «afekcio».
Lofn Lofn estis la diino de unio aŭ interkonsento inter viro kaj virino (fianĉiĝo?).
Var Var estis alia diino de interkonsento, same kiel de respondado al la preĝo de privataj ĵuroj.
Vor Vor eble estis la diino de inteligento aŭ saĝo, same kiel de ĉioscio.
Syn Syn estis la diino de pordoj al kunvenhalo. Ŝi devis malebligi enirantojn interrompi kunvenon tenante la pordojn fermitaj; tial ŝi estis la diino de rifuzo.
Snotra Snotra estis alia diino de saĝo. Snotra estis ankaŭ la diino de ĝentileco.
Hlin Hlin estis la diino aŭ akompanantino de Frigg, kaj ŝia devo estis savi iun ajn, kiun Frigg volis savi. Hlin estis ankaŭ la diino de rifuĝo.
Gna Gna estis alia helpantino de Frigg, kaj verŝajne estis la mesaĝista diino por Frigg. Gna posedis ĉevalon nomitan Hofvarpnir, kiu povis vojaĝi tra la ĉielo aŭ maro.
Bil Bil verŝajne estis la sama persono, kiu helpis Lunon (Mani). Ŝi estis la diino de la kreskanta luno.







